Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

junia suno

    junia suno —
    elekti ombran flankon
    por piediri

Publikigita je 2009-06-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri junia suno

tagon post tago

    tagon post tago
    rezigni unun post unu —
    ho, maljuniĝo

Publikigita je 2009-05-31Kategorioj HajkoLasi komenton pri tagon post tago

verda ventego

    verda ventego —
    jen akre etenditaj
    flugplumoj milvaj

Publikigita je 2009-05-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri verda ventego

maja malvarmo

    maja malvarmo —
    amase produktiĝas
    depresiuloj

Publikigita je 2009-05-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri maja malvarmo

ruliĝas ĉapo

    ruliĝas ĉapo
    antaŭ la postkuranto —
    maja ventego

Publikigita je 2009-05-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri ruliĝas ĉapo

salon disŝuti

    salon disŝuti
    sur tomatan salaton
    kaj sur tablon, plankon

Publikigita je 2009-05-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri salon disŝuti

ĝardeno verda

    ĝardeno verda —
    ensaltas blanka kato
    kaj kato blanka

Publikigita je 2009-05-26Kategorioj HajkoLasi komenton pri ĝardeno verda

profunda verdo

    profunda verdo
    de ĝardenaj arbetoj —
    katoj en amo

Publikigita je 2009-05-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri profunda verdo

pecon post peco

    pecon post peco
    disfalas rompiĝanta
    somera domo

Publikigita je 2009-05-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri pecon post peco

matenĵurnalo

    matenĵurnalo —
    piediri enspiri
    verdan aeron

Publikigita je 2009-05-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri matenĵurnalo

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 41 Paĝo 42 Paĝo 43 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress