Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

haste serĉante

    haste serĉante
    perditan tra la vojo —
    verda vespero

Publikigita je 2009-05-22Kategorioj HajkoLasi komenton pri haste serĉante

nigraj makuloj

    nigraj makuloj
    frapas asfaltan straton —
    pluvo en verdo

Publikigita je 2009-05-21Kategorioj HajkoLasi komenton pri nigraj makuloj

kun bildokarto

    kun bildokarto
    paŝoj ĝis poŝtokesto
    en verda pluvo

Publikigita je 2009-05-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri kun bildokarto

patrina moŝto

    patrina moŝto
    re kaj ree vespiras —
    cujo proksima

Publikigita je 2009-05-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri patrina moŝto

foto atestas

    foto atestas,
    ke hipokampo ŝrumpas —
    maja ekblovo

Publikigita je 2009-05-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri foto atestas

ventego verda

    ventego verda —
    paŝetas tien reen
    patrina moŝto

Publikigita je 2009-05-17Kategorioj HajkoLasi komenton pri ventego verda

ja ne tro varme

    ja ne tro varme
    nek malvarme hodiaŭ —
    nu ĝardenistu!

Publikigita je 2009-05-16Kategorioj HajkoLasi komenton pri ja ne tro varme

vento aromas

    vento aromas —
    tra ligna ĉefpordego
    templo modesta

Publikigita je 2009-05-15Kategorioj HajkoLasi komenton pri vento aromas

rivero fluas

    rivero fluas
    kun odoro de maro —
    karporubandoj

Publikigita je 2009-05-14Kategorioj HajkoLasi komenton pri rivero fluas

jen pro serpento

    jen pro serpento
    inter milvo kaj korvoj
    aerbatalo

Publikigita je 2009-05-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri jen pro serpento

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 42 Paĝo 43 Paĝo 44 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress