sur suna strato
kun susuro trablovas
nun maja vento
super la kapo
super la kapo
per flugiloj belbrunaj
rondflugas milvo
inter folioj
inter folioj
siluetaj jen ruĝas
maja plenluno
la koro ondas
la koro ondas
pro facilaj vortetoj —
vesper’ ŝvitiga
jen supreniras
jen supreniras
plenluno frusomera
super arbaro
brilanta vento
brilanta vento —
tra strateto alflirtas
sapovezikoj
somero ekas
somero ekas —
marmeze blankaj veloj
en forta vento
super montpinto
super montpinto
facile kaj senpeze
glisparaŝuto
verda gradiĝo
verda gradiĝo
kaj helverdaj makuloj —
majaj pluveroj
trans la brikmuro
trans la brikmuro
saltas branĉoj konkure —
verdoj odoraj