Falsitaj angiloj

Polico traserĉis 24 domojn en 7 gubernioj, rilate al la skandalo de falsitaj angiloj. Prezidanto de firmao importanta kaj vendanta angilojn, agnoskis, ke lia firmao false etikedis rostitajn angilojn frostigite importitajn el Ĉinio kiel enlandan produktaĵon. Alia koncernato de la skandalo konfesis, ke el la angiloj detektiĝis kemiaĵo malpermesita en Japanio. Laŭ polica esploro, la firmao ankaŭ falsis limdaton de bongusto, kiam ili vendis la angilojn.
Tiu ĉi skandalo tre ŝokis japanojn, ĉar ni multe zorgas pri sekureco de manĝaĵoj, kaj ĉar ni ŝatas rostitajn angilojn.

Koreoj kaj japanoj

Lastmonate japanaj amaskomunikiloj raportis protestan agadon de koreaj civitanoj kontraŭ importo de usona bovviando. En Korea Respubliko multaj civitanoj manifestacias amase kaj plurfoje plendante, ke usona bovviando ne estas sekura pri BSE (Bova Spongoforma Encefalopatio). Mi sentas aktivan energion de koreoj.
Kompare kun ili, nuntempaj japanoj estas tre (tro?) kvietaj, okaze de tio, kiam registaro agas kontraŭ popolo.

Trompa reklamo

Mi trovis en aŭtobuso unu afiŝon, kiu varbas rekrutojn de Defendkorpuso (Japana Armeo). La reklamo traktas helpagadon de Defendkorpuso okaze de akvokrizo en iu civila kvartalo. Ĝia lasta linio (monologo de soldato) tekstas “Unuafoje mi ricevis elkoran dankon, tiel mi pensas.” Tio estas ja fakto. Tamen la afiŝo estas trompa reklamo, kiu kaŝas, ke la soldato devas mortigi homojn ordonite.

Indiĝena popolo en Japanio

Ambaŭ la supera kaj la malsupera ĉambroj de la japana parlamento rezoluciis unuanime, ke la registaro agnosku ainojn kiel indiĝenan popolon. La rezolucio diras ankaŭ, ke ni serioze konsideru la historian fakton, ke multe da ainoj suferis diskriminacion kaj mizeron en la moderniga procezo de Japanio.
Responde al la rezolucio, la kabineta sekretario publike parolis, ke, konsciante, ke ainoj estas indiĝena popolo posedanta proprajn lingvon, religion kaj kulturon, la registaro klopodos starigi ĝeneralan politikon por ainoj.

Ainoj loĝas ĉefe en Hokajdo, la norda insulego de Japanio. Laŭ lastatempa esploro la nombro de ainoj en Hokajdo estas ĉ. 24 000.

Civilaj ĉartaviadiloj al Ĉinio

La japana kabineta sekretario publikigis, ke Japanio ne sendos al Ĉinio militaviadilojn por transporti helpomaterialojn por suferantoj de la tertremego en Siĉuan-provinco. Anstataŭe oni uzos civilajn ĉartaviadilojn por helpagado. Li asertis, ke la registaro konsideris partan maltrankvilon de la ĉina flanko.
Post ĉio la sendo de civilaj aviadiloj estas la plej konvena rimedo en la nuna situacio de la dulandaj rilatoj, mi pensas. Ni bezonas pli da peno kaj tempo por interpaciĝo inter Ĉinio kaj Japanio.

Cetere, mi trovis raporton de Ĉina Radio Internacia pri la afero (ĉi tie).

Japanaj militaviadiloj al Ĉinio?

Japanaj amaskomunikiloj raportas, ke la japana registaro preparas sendi al Ĉinio militajn aviadilojn, kiuj transportos helpomaterialojn kiel tendoj kaj lankovriloj por suferantoj de la tertremego en Siĉuan-provinco. Tiu ĉi sendo okazas laŭ peto de la ĉina registaro.
Estas ja epokfara afero, ke trupo de la japana defendkorpuso eniras en Ĉinion unuafoje post la fino de la Dua Mondmilito. Se la ĉina registaro efektive akceptos la japanajn militaviadilojn, tio signifas certan progreson de interpaciĝo inter Ĉinio kaj Japanio.

Nova medicina servo por pliaĝaj maljunuloj

La 1-an tagon de ĉi tiu monato en Japanio validiĝis nova sistemo de medicina servo por maljunuloj 75-jaraj kaj pli aĝaj. La nova sistemo leĝe apartigas pliaĝajn maljunulojn disde jam ekzistantaj sociaj medicinaj asekuroj, kaj postulas de ili ĉiuj kotizi por la nova medicina servo.
La japana registaro starigis ĉi tiun novan sistemon por limigi kreskantan sumon de medicina kosto pro maljunuloj. Sed medicinaj koncernatoj kaj aliaj antaŭtimas, ke drastaj ŝanĝoj de la sistemo kaŭzos diversajn malbonajn problemojn al maljunuloj kaj medicinaj laborantoj. Iuj kritikas, ke la nova sistemo estas nuntempa “monto por foĵeti maljunulojn”.

Spamblogoj

Nifti [Nifty], unu el japanaj grandaj retperantoj, anoncis, ke ĝi kreis filtradan teknikon kontraŭ spamblogoj. En la anonco ĝi publikigis ankaŭ tion, ke 40 procentoj de la japanaj blogoj estas spamblogoj laŭ ĝia analizo. (Artikolo pri la anonco estas ĉi tie legebla en la japana.)
Spamblogo aŭtomate kolektas artikolojn el aliaj blogoj kaj retpaĝoj, kaj algluas ilin en sia blogejo. Aŭ ĝi afiŝas multajn ligojn al reklamaj varoj por perlabori monon. Ĝi precipe ĝenas serĉantojn en la reto. Ekzemple, kiam oni serĉas informojn pri “Akvosfero” per Guglo [Google], pli ol duono (precize kiom, mi tute ne volas kalkuli) el la serĉorezultoj estas tiuj de spamblogoj.

Kio okazis al li?

Dimanĉe meztage, 24-jara juna viro mortigis kaj vundigis 8 homojn en fervoja stacidomo. Li atakis per tranĉiloj en ambaŭmanoj preterpasantojn sendistinge. El la vunditoj unu mortis kaj du estas severe vunditaj.
Post kiam policanoj arestis la junulon, li diris, ke li deziris mortigi homojn sendistinge de iu ajn. Fakte li jam mortigis alian de li nekonatan viron antaŭ kvar tagoj. En sabato li provoke telefonis al polico, ke ĝi arestu lin senprokraste.
Post la kurso de supera mezlernejo, la junulo ne havis plentempan laborejon. Li perlaboris partotempe en oportunaj vendejoj kaj aliaj. Liaj amikoj asertas, ke li tre ŝatas videoludojn. Liaj najbaroj asertas, ke li estis kvieta kaj neparolema junulo.
Ja estas tre ŝoka okazaĵo.

Baleno kaj japanoj

Arkeologoj supozas pro elfositaj balenostoj el antaŭkristaj ruinoj, ke antikvaj japanoj jam manĝadis balenon. Restas 14a-jarcenta menuo enhavanta pladon de balena viando. Registrita historio de japana ĉeborda balenkaptado komenciĝis en la 16-a jarcento. Baleno estis multevalora riĉaĵo por popolo: balenoleo por lampo, viando por nutraĵo, osto por metiaĵo, internaĵo por sterko, nenio por forĵeti. Komence de la 19-a jarcento dek-kelkaj balenhavenoj prosperis en Japanio. Oni ĉasis balenon, kiu naĝis preter bordo, per retegoj kaj harpunoj kun dekoj da boatoj. Historiistoj konjektas, ke tiutempe 300 – 400 balenoj estis kaptitaj en unu jaro.