Indiĝena popolo en Japanio

Ambaŭ la supera kaj la malsupera ĉambroj de la japana parlamento rezoluciis unuanime, ke la registaro agnosku ainojn kiel indiĝenan popolon. La rezolucio diras ankaŭ, ke ni serioze konsideru la historian fakton, ke multe da ainoj suferis diskriminacion kaj mizeron en la moderniga procezo de Japanio.
Responde al la rezolucio, la kabineta sekretario publike parolis, ke, konsciante, ke ainoj estas indiĝena popolo posedanta proprajn lingvon, religion kaj kulturon, la registaro klopodos starigi ĝeneralan politikon por ainoj.

Ainoj loĝas ĉefe en Hokajdo, la norda insulego de Japanio. Laŭ lastatempa esploro la nombro de ainoj en Hokajdo estas ĉ. 24 000.

2 pensoj pri “Indiĝena popolo en Japanio”

  1. Saluton, inga!
    Hodiaŭ (la 19-a de junio) mi trovis, ke ĉi tiun vian komenton Akismet (kontraŭspama programo de ĉi tiu blogo) erare kaptis kiel spamon. Mi petas vian pardonon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *