Kio okazis al li?

Dimanĉe meztage, 24-jara juna viro mortigis kaj vundigis 8 homojn en fervoja stacidomo. Li atakis per tranĉiloj en ambaŭmanoj preterpasantojn sendistinge. El la vunditoj unu mortis kaj du estas severe vunditaj.
Post kiam policanoj arestis la junulon, li diris, ke li deziris mortigi homojn sendistinge de iu ajn. Fakte li jam mortigis alian de li nekonatan viron antaŭ kvar tagoj. En sabato li provoke telefonis al polico, ke ĝi arestu lin senprokraste.
Post la kurso de supera mezlernejo, la junulo ne havis plentempan laborejon. Li perlaboris partotempe en oportunaj vendejoj kaj aliaj. Liaj amikoj asertas, ke li tre ŝatas videoludojn. Liaj najbaroj asertas, ke li estis kvieta kaj neparolema junulo.
Ja estas tre ŝoka okazaĵo.

4 pensoj pri “Kio okazis al li?”

  1. Ankau en Svedio kaj Danlando dum la lastaj tagoj estis tre gravaj murdoj far de tranc’iloj.
    Mi demandas min. por kio uzi tranc’ilon, por praktikaj kialoj ekz. en kuirejo au metiejoj sed ne en homaj korpoj.
    Mi serc’is en http://www.sesam.se / novaj’o kaj enmetis la vorton “tranc’ilo” (kniv) en kadro.
    Mi ricevis 64 902 novaj’aj’ojn, temas pri diversaj krimoj farita per tranc’ilo
    Sub la unuaj 20 sekvis reklamon:
    “C’u vi serc’as kuiristan tranc’ilon? Ni havas ilin je la plej arkra prezo de la merkato.”
    kaj la nomo de la firmao.
    Mi opinias ke tiu reklamo estas iom tro ironia.

  2. Kaj hieraŭ nokte 18-jara juna viro puŝfaligis alian viron de sur fevoja kajo. La viktimo falis sur la trakon, estis premita de ĝuste alveninta trajno kaj mortis post 5 horoj.
    La krimulo eldiras, “Tiu, kiu murdis homon, povas esti en malliberejo. Iun ajn mi murdis.” Laŭ polica enketo li estis senlabora kaj ĵus forlasis sian hejmon.
    Ĉu ĉi tiuj krimoj estas simptomoj de malsaniĝo de la japana socio?

  3. Dum la sama dimanĉo en Germanio nekonata persono ĵetis grandan lignan blokon desur aŭtoŝosea ponto. La bloko falis tra la antaŭa fenestro de aŭto kaj trafis 33-jaran virinon. Ŝia edzo kiu stiris, haltigis la aŭton ĉe la rando de la ŝoseo. Post mallonga tempo mortis la virino antaŭ la okuloj de ŝiaj du infanoj kaj edzo. Ĝis nun la polico ne trovis la farinton. Kia kruela ago!!!

    Alia ŝokaĵo el la lastaj tagoj: junulo, malkontenta pri la rezultoj de sia studado, mortigis du virinojn kaj poste sin mem.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *