Malvarme

Mi sentis neatenditan malvarmecon hodiaŭ. Ĝis antaŭhieraŭ la maksimumaj temperaturoj superis almenaŭ 20 celsigradojn. Sed hieraŭ estis 19,4 gradoj maksimume kaj hodiaŭ estis 16,9 gradoj maksimume. Tiu ĉi estas normala valoro de meza tagdeko de novembro en mia regiono.
Ekde hieraŭ mi aldone portas veŝton el alpako, kiun mi ricevis kiel vojaĝmemoraĵo el Peruo. Ĝi bone taŭgas kontraŭ la nuna malvarmeco.

Nova televida dramo

Nova serio de televida dramo komenciĝis. Ĝi plaĉas al mi kaj mia edzino. Temas pri rakonto de homoj kun supernaturaj povoj. La ĉefrolulo estas juna virino, kiu kapablas aŭdi pensojn de aliaj homoj. Iun tagon ĉe la mortakcidento de sia patrino, neatendite ŝi ekrimarkas sian talenton de telepatio. De tiam komenciĝas ŝia sufero kaj aventuro. Sufero, ĉar ŝi devas aŭdi aliajn pensojn spite de sia volo. Sufero, ĉar ĉirkaŭaj homoj rigardas ŝin monstra.
Ŝi renkontas junan viron, kiu kapablas antaŭvidi estontecon, kaj knabon, kiu estas same telepatiulo. Ŝi komencas esplori sekreton de sia mortinta patro, kiu estis esploristo de la supernaturaj povoj.
Ni atendas la sekvan elsendon.

Vojflankaj likoridoj

likoridojMi trovis amason da likoridoj flanke de la ŝoseo, kiu iras de mia hejmurbo tra montetaro. Ili vice staras pli-malpli 200 metrojn laŭ la vojo. Mi haltigis la aŭton kaj fotis kelkajn belajn fotojn.
En ĉi tiuj tagoj de loko al loko mi vidas amasojn kaj amasetojn da ruĝaj likoridoj. Ili kreskas ofte en duonsovaĝaj kampoj apud kulturataj kampoj. La fascinaj petaloj kaj koloroj forte kaptas miajn okulojn.

Milda sunlumo

Sekvas vere aŭtunaj tagoj kun serenaj ĉieloj. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 24,1 celsigradoj kaj la minimuma estis 14,0 celsigradoj. La aero estas jam malvarmeta. Post la vekiĝo mi vestis min aldone per malpeza trikotaĵo.
Por mia amata kato Bii la vetero estas tre bona por dormeti. Ronde li sinkas en litkovrilo kaj dormetadas sub milda sunlumo el fenestro.

Aŭtuna floro

likoridoHodiaŭ posttagmeze mi kaj mia edzino vizitis kafejon por refreŝigi nin. La tajfuno 13 jam deflankiĝis sudorienten de nia regiono. La vetereo estis bela kaj iomete ŝvitiga.
Ĉe la fenestro de la kafejo mi trovis faskon da likoridoj en florpoto. La forte kurbiĝantaj bendecaj petaloj kaj la radie etendiĝantaj longaj stamenoj. Tiuj ruĝaj floroj, ofte asociataj kun flamoj, emocie anoncas al ni, ke la aŭtuno kulminas.
En malnova tempo likoridoj fojfoje kreskis ĉirkaŭ tombejo. Tial oni nomis ĝin “mortula floro” kaj iuj evitis ornami per ĝi ĉambron. Tamen nuntempe oni ne zorgas pri tio.
******
likorido : Lycoris radiata, plurjara herbo el amarilidacoj.

Pluvo kaj tajfuno

pluvoPluvas hodiaŭ. Jen kaj jen flakoj sur asfalto. Ondocirkloj disŝutitaj aperas kaj malaperas.

La tajfuno n-ro 13 (Sinlaku) surteriĝis sur Tajvanon en la 14-a tago kaj turnis sin al oriento en la sekva tago. Ĝi nun iras sur la maro sudokcidenta de nia insulego Kiuŝuo en la direkto al orientnordoriento kun la rapido de 20 km/h. Oni antaŭvidas, ke ĝi trapasos Kiuŝuon postmorgaŭ.

Senkulpigo

Foje okazis, ke mi sidas antaŭ mia komputilo sen ia ideo pri blogaĵo. Ĝuste hodiaŭ tio okazas. Nun estas la tagfino laŭ la japana norma horo. Do mi rezignas senchavan blogaĵon kaj iros al la lito.
Nu, bonan nokton (aŭ tagon) al lengantoj!

S-ro Gambari

Ibrahim Gambari [Ibrahim Gambari] estas niĝeria diplomato laboranta kiel la speciala konsilanto por la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. Kelkaj japanaj amaskomunikiloj raportas lian viziton al Birmo (=Mjanmao). Lia vizito celas kuraĝigi la tiean pordemokratian aktivadon kaj premi la militistan registaron al interparolo kun la opozicio.
Aŭdante lian nomon ripete en novaĵoj, mi, japanlingvano, kun iom da amuza sento, ĉiufoje havas simpation, bonan impreson al li. Kial? Simple ĉar lia nomo Gambari estas samsona kun la japana vorto “gambari“, kiu signifas bonan persistadon kaj energian laboremon.
Mi do deziras al s-ro Gambari bonan persistadon en Birmo.

Surreta aĉetado

Hodiaŭ mi finfine enmanigis al mi la 1-an numeron de Belarta Almanako preskaŭ unu jaron poste de ĝia eldono. Mi mendis ĝin fine de julio ĉe la retejo de Amazon.co.jp, kiu vendas surrete dekojn da esperantaj libroj de la librejo Mondial kaj aliaj eksterjapanaj eldonejoj (ĉefe de Usono kaj Britio). Verdire ĉi tion mi eksciis ĝuste en la lasta monato.
Ĝis nun mi aĉetis esperantajn librojn eldonitajn ekster Japanio pere de JEI kaj KLEG, japanaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝenerale tio bone funkcias. Tamen estas ja oportune aĉeti librojn ĉe interreta vendejo, ĉar mi ne bezonas fizike iri al banko aŭ poŝtoficejo por sendi monon. Mi povas pagi per kreditkarto aŭ pagi ĉe liverado, estante en mia hejmo.