Per kaj por

Fojfoje ripetiĝas diskutado pri la temo “ĉu per Esperanto aŭ por Esperanto?”. Lastatempe la artikolo “Per, ne por” aperis en la blogo Haveno Mediteranea (ĉi tie).
La aŭtoro asertas, ke en ĝenerale malforta Esperantujo troviĝas kelkaj fortaj komunumoj, en kiuj oni celas paraktikan uzadon de la lingvo. Kontraste li mencias “ideologiajn esperantistojn”, kiuj celas “verdigi la mondon” kaj ne kontribuas fortigi la komunumon.
Mi samopinias kun li pri la graveco de praktika uzado de Esperanto. Esperantistoj, kiuj sin nomas tiaj, devas uzi Esperanton laŭeble plej multe. Sen diverskampa uzado de Esperanto ĝia disvastigo estas ne efektivigebla.
Aliflanke, se la aŭtoro asertas, ke la movado por Esperanto estas ne necesa, li malpravas. Nunmomente ĉiuj komunumoj de esperantolingvanoj ne povas kreiĝi nek povas pluvivi sen ekzistado de Esperanto-movado. Ekzemple, kiuj organizas kongresojn kun multe da penoj?
Per Esperanto kaj por Esperanto, ambaŭ ni bezonas.

Kvinpinta farbito

kvinpinta farbitoAnkaŭ ĉi-somere mia edzino semis farbitojn. Unu portas relative malgrandajn florojn kun ruĝeta koloro. Unuavide mi neglektis ilin.
Sed ŝi emfazis, ke ĝi estas ja kvinpinta floro. Nur rigardante ĉi tiun foton, kiun mi fotis por mia blogo, mi rimarkis ĝian unikan formon. Ordinare farbita floro havas rondan funelforman korolon (ĉi tie). Tamen tiu ĉi havas kvinpintan funelforman korolon. Certe estas aprezinda floro.
farbito: Ipomoea nil, specio el konvolvulacoj, volviĝanta unujara herbo kun multaj kultivoformoj.

Uzateco kaj uzebleco de lingvoj

Ĉiutage mi legas novaĵojn, raportojn, eseojn, novelojn ktp en japanlingvaj tagĵurnaloj. Ĉiutage mi rigardas novaĵojn, dramojn, dokumentfilmojn ktp en japanlingvaj televid-elsendoj.
Ĉiutage mi legas esperantajn retmesaĝojn el pluraj retgrupoj kaj retaj novaĵejoj. Ĉiutage mi aŭskultas esperantan elsendon de Pola Radio.
Mi penas min duŝi per laŭeble multaj esperantaĵoj. Tamen la japana lingvo surŝprucas sur min pli multe ol Esperanto, kvante kaj kvalite.
Problemo estas tio, ke kampoj al mi interesaj ne estas sufiĉe kovrita per Esperanto.

Longe vivu Bii !

BiiMia amata kato Bii estas preskaŭ 13-jaraĝa. Do li estas jam maljuna kiel kato. Liaj moviĝoj kaj reagoj nun estas malpli rapidaj ol antaŭe. Liaj haroj forfalas pli multe.
Tamen li estas senŝanĝe ĉarma kaj pli dorlotiĝema ol antaŭe. Li agas kvazaŭ infano. Mi kaj mia edzino ĝojas kaj ĝuas la vivon kun li.
Antaŭ du jaroj li grave malsaniĝis. Kvankam li feliĉe resaniĝis, tiam ni ekpensis pri lia morto. Ĉiu vivo havas ja sian finon. Sed ni elkore deziras, ke la amata Bii vivu kiel eble plej longe.

Alarmo al blogantoj !!!

Sekvas kaperadoj kontraŭ blogoj de esperantistoj.
Antaŭ semajno okazis, ke iu aĉulo perforte afiŝis obscenajn fotojn en certa esperanta blogo. Kaj hodiaŭ la frontartikolo de eventeo.net (***http://www.eventeo.net/) estas kaperita kaj anstataŭigita per sensencaĵo.
Estu singardaj, blogantoj !!!

******
P.S. Oni ne aliru al la retejo sen preventaj rimedoj kontraŭ virusoj kaj aliaj malicaj atakoj. Nunmomente (la 22-a de aŭg.) la retejo estas komplete kaperita. Povas okazi, ke ĝi ekipiĝos per malicaj atakiloj al vizitantoj.

******
P.P.S. Nunmomente (je 12:00 GMT, la 24-a de aŭg.) la retejo aspektas pli-malpli reordigita.

S-ro Gambari

Ibrahim Gambari [Ibrahim Gambari] estas niĝeria diplomato laboranta kiel la speciala konsilanto por la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. Kelkaj japanaj amaskomunikiloj raportas lian viziton al Birmo (=Mjanmao). Lia vizito celas kuraĝigi la tiean pordemokratian aktivadon kaj premi la militistan registaron al interparolo kun la opozicio.
Aŭdante lian nomon ripete en novaĵoj, mi, japanlingvano, kun iom da amuza sento, ĉiufoje havas simpation, bonan impreson al li. Kial? Simple ĉar lia nomo Gambari estas samsona kun la japana vorto “gambari“, kiu signifas bonan persistadon kaj energian laboremon.
Mi do deziras al s-ro Gambari bonan persistadon en Birmo.

Hajko estas …

Lastatempe mi citis la recenzon de Sten Johansson [Sten Johanson] (ĉi tie). Hodiaŭ mi citu ankoraŭ unu interesan alineon el ĝi:

La poezio, kiu penetras en mian malmolan kapon kaj sekan koron, estas tiu, kie ĉiutagaĵoj, konkretaj detaloj, naturo, malsolenaj bagateloj, kunportas en si kaŝitajn subnuancojn, asociigas al mi internajn sentojn, revokas spertojn, etosojn, emociojn el mia memoro kaj menso.

Lia eldiro ja surprizis min. Kia koincido! Ĝuste tia poezio estas hajko. Preskaŭ la samon mi volis diri pri mia hajkoverkado.
Fakte li ne pensis pri hajko. Sed nun mi konvinkiĝas, ke lia poezio kaj la hajko havas certan komunaĵon.