Nova muso

Mi aĉetis novan muson. Ne besteton, sed komputilan periferiaĵon. Nun popularas optika muso sen fadeno. Sed mi preferas optikan muson kun fadeno.
Mi elektis pli malmutekostan muson en la vendejo. Ĝia apartigopovo estas fiksita je 800 unuoj en colo, kio estas duobla kompare kun la muso, kiun mi uzadis ĝis nun. Tial la muskursoro moviĝas pli rapide sur ekrano ol ĝis nun.
Mi en kelkaj fojoj devis agordi la rapidon de muskursoro al pli malrapida. Nun ĝi moviĝas kun pli-malpli taŭga rapideco. Mi devintus aĉeti pli multekostan muson, kies apartigopovo estas ŝanĝebla inter 800 kaj 400.

Temporaba komputilo (2)

Antaŭe mi skribis la plendon pri la malsukceso instali iun programon en mia vickomputilo. Mi demandis la kompanion kaj ĝi respondis, ke iu(j) programero(j) de la malnovaj versioj restas ial en la komputilo, kio kaŭzas la malsukceson.
Mi provis forviŝi tiujn programerojn laŭ la instrukcio indikita de la kompanio, plurfoje restartigante Vindozon. Sed ho ve! Denove mi malsukcesis en la instalo de la programo.
Kia temporaba afero!

Temporaba komputilo

Ĝenerale dirite, komputilo estas taŭga ilo, kiu faciligas kalkuladon kaj kompleksan taskon. Sed foje ĝi fariĝas tre temporaba maŝinaĉo.
Nun mi klopodas instali iun programon en mia vickomputilo. Ĝis nun mi ne sukcesis instali kaj reprovis jam kvar foje. Mi ne povas trovi la kaŭzon de la malsukceso.
Ho ve!

TTT-roboto

Ekzistas TTT-robotoj, komputilaj programoj, kiuj aŭtomate kolektadas datenojn migrante en TTT. Ekzemple “Googlebot” estas la plej fama TTT-roboto. Kaj en la mondo troviĝas multege da tiaj robotoj.
Mi ekhavis la demandon, kiamaniere ĝi funkcias. En kia algoritmo ĝi migradas kaj kolektadas ĉie en TTT? Ĉu ne ekzistas tia roboto, kiu kolektas la datenojn aŭ dosierojn postulitan de la uzanto (ekz. mi)?

Mia programeto

Hodiaŭ mi enprofundiĝis en programado de fasado por la serĉprogramo “Hyper Estraier”. Unue mi tralegis la fontprogramon de “kukolo”, helpate de konsultlibroj pri Javaskripto kaj regulaj esprimoj. Mi devis ankaŭ legi la uzulan dokumenton de Hyper Estraier precipe pri esprimoj de serĉaj kondiĉoj.
Troviĝas unu grava diferenco inter Guglo kaj Estraier. Guglo akceptas grupigitajn AŬ-serĉvortojn en frazoserĉo. Sed Estraier ne akceptas. Tial, kiam oni volas serĉi per Estraier sinsekvon de adjektivo kaj substantivo kun fleksio, oni devas doni jenan esprimon:

   “bona tago” OR “bonaj tagoj” OR “bonan tagon” OR “bonajn tagojn”

Por efektivigi tian kunfleksion mi skribis ĉi tian funkcion.
[code lang=”javascript”]
function kunfleksiu(t) {
myRE = new RegExp(“^(\S+[uao]) (\S+[ao])$”, “i”);
var paro = t.match(myRE);
if (paro) {
t = ‘”‘ + t + ‘” OR “‘ + RegExp.$1 + ‘j ‘ + RegExp.$2 +’j” OR “‘;
t = t + RegExp.$1 + ‘n ‘ + RegExp.$2 +’n” OR “‘;
t = t + RegExp.$1 + ‘jn ‘ + RegExp.$2 +’jn”‘;
}
return t;
}
[/code]

Mi lernu Javaskripton

Kukolo“estas fasado por serĉi esperantajn vortojn en la Interreto per Guglo. Kiam oni metas substantivon, adjektivon aŭ verbon kiel serĉvorton, ĝi redonas ĉiujn fleksiitajn formojn, kiuj estas transsenditaj al Guglo. Ekzemple, enigante nur “vorto”, oni povas serĉi ankaŭ “vortoj”, “vorton” kaj “vortojn”.
Tiu ĉi tre oprtuna fasado estas priskribita per Javaskripto. Bedaŭrinde mi nur malmulte scipovas Javaskripton. Tamen mi intencas fari similan fasadon por la serĉprogramo “Hyper Estraier”. Do mi lernu Javaskripton pli detale.
Daŭrigi legi Mi lernu Javaskripton

Serĉprogramo por loka disko

Dum kelkaj semajnoj mi uzadis la serĉprogramon “Google Desktop” por retrovi esperantajn vortojn el dosieroj en la disko en mia komputilo. Sed ĝi ne plaĉas al mi, ĉar ĝi indeksas ne ĉiujn dosierojn en mia disko. Kiam mi serĉis la vorton “Saŭdi-Arabio”, ĝi trafis nur 3 dosierojn, kvankam 13 dosieroj kun la vorto devas ekzisti en mia disko.
Hazarde mi trovis novan serĉprogramon en retumado. Ĝi estas “Hyper Estraier” farita de japana programisto. Ĝi estas libera programo, kiu funkcias en Unikso kaj Vindozo. Ĝi konsistas el indeksilo kaj serĉilo. Kiam oni faras indekson, oni devas iom agordi la indeksilon por trakti grandajn dosierojn. Nun la serĉilo trafis ĉiujn 13 dosierojn kun “Saŭdi-Arabio” plus 6 dosierojn kun “Saudi-Arabio”.
Mi estas tre kontenta pri la rezulto. Do mi baldaŭ forviŝos “Google Desktop” el mia komputilo.
Restas unu demando. Nun ne ekzistas tia oportuna fasado pri fleksio, kian provizas “kukolo“. Ĉu mi faru programeton?

Aldoni sendratan alirejon

Hodiaŭ mi aldonis sendratan alirejon al la loka reto en mia domo. La modemo lokiĝis en la teretaĝo kaj la nova aparato por sendrata aliro lokiĝos en la dua etaĝo. Mi devas konekti ilin per retkablo. Mi ne volas fari truojn en la muro aŭ en la planko. Tial mi trenis la kablon tra la teretaĝa fenestro kaj sur la ekstera muro kaj tra la duaetaĝa fenestro.
Por trairigi tra fenestro el aluminia kadro mi uzis specialan platan kablon kiu estas kovrita de aluminia lameno. Por eksterdoma instalo mi uzis pluvimunan kablon. Mi bezonis entute 5 retkablojn el 3 specoj kaj 4 pluigajn konektilojn el 2 specoj.

Sendrata loka reto en mia domo

Mi jam instalis sendratan lokan reton (LAN) en mia domo antaŭ kelkaj jaroj. Mi uzas tekkomputilon kaj portas ĝin de ĉambro al ĉambro. Kie ajn kaj kiam ajn mi volas en mia domo, mi povas aliri la interreton. Tio estas ja oportuna kaj komforta.
Sed ekzistas unu ĝena maloportuno. La nuna aparato (sendrata enkursigilo) de la loka reto funkcias laŭ la normo de IEEE802.11g, kiu uzas mikroondon de 2,4 GHz(gigahercoj). Kaj ankaŭ elektrona forno por kurirado uzas la saman mikroondon. Tial, kiam mia edzino komencas prepari manĝon, mia aliro al la interreto estas ofte rompita.
Nun mi planas aldoni al la nuna loka reto novan enkursigilon kun la normo de IEEE802.11a, kiu uzas mikroondon de 5 GHz. Kompreneble la nova aparato konektiĝos per drato al la modemo. Tiam mi povos aliri la interreton senĝene pri la elektrona forno.

Bone taŭgas OpenOffice.org 2.0.2

Kiel jam skribite, mi instalis en mia komputilo la integran programaron OpenOffice.org (opn’ofis’og). Mi startigis la tabelprogramon Calc (kalk) kaj legigis al ĝi la dosieron faritan de Microsoft Excel (mikrosoft eksel).
Al mia ĝoja surprizo la tabelo sur la ekrano aspektis preskaŭ same al la originalo. La vicoaltoj iomete pli altas ol la originalo, kaj la presita tabelo eliĝis en la kroman paĝon. Tio ĉi estas facile solvita per modifado de vicoaltoj.
Pri la linistiloj de ĉela bordero Calc ne disponas punktolinion, kaj ĝi transformas punktolinion en la plej maldikan (=0.05 pt (punkto)) solidan linion. Tiuj plej maldikaj linioj estas videblaj sur ekrano, sed ili ofte ne presiĝis sur papero (ĉu cimo?). Tial mi ŝanĝis ilin per la solidaj linioj de 0.50 pt., kiuj presiĝas bonorde.
La tutaj malfacilaĵoj, kiujn mi renkontis en mia laboro, estis nur du (!) supre diritaj. Ĉiuj matematikaj formuloj en la ĉeloj bone funkciis. Enigo kaj traktado de la japana lingvo (plurbajtaj literoj) iris sen problemo. Nun mi juĝas, ke la tabelprogramo Calc (supozeble ankaŭ OpenOffice.org) taŭgas por ordinaraj uzoj anstataŭ Excel (ankaŭ MS Office).
Koran dankon al la programistoj kaj la kunlaborantoj de OpenOffice.org.