Per kaj por

Fojfoje ripetiĝas diskutado pri la temo “ĉu per Esperanto aŭ por Esperanto?”. Lastatempe la artikolo “Per, ne por” aperis en la blogo Haveno Mediteranea (ĉi tie).
La aŭtoro asertas, ke en ĝenerale malforta Esperantujo troviĝas kelkaj fortaj komunumoj, en kiuj oni celas paraktikan uzadon de la lingvo. Kontraste li mencias “ideologiajn esperantistojn”, kiuj celas “verdigi la mondon” kaj ne kontribuas fortigi la komunumon.
Mi samopinias kun li pri la graveco de praktika uzado de Esperanto. Esperantistoj, kiuj sin nomas tiaj, devas uzi Esperanton laŭeble plej multe. Sen diverskampa uzado de Esperanto ĝia disvastigo estas ne efektivigebla.
Aliflanke, se la aŭtoro asertas, ke la movado por Esperanto estas ne necesa, li malpravas. Nunmomente ĉiuj komunumoj de esperantolingvanoj ne povas kreiĝi nek povas pluvivi sen ekzistado de Esperanto-movado. Ekzemple, kiuj organizas kongresojn kun multe da penoj?
Per Esperanto kaj por Esperanto, ambaŭ ni bezonas.

3 pensoj pri “Per kaj por”

  1. Jes, ankaŭ mi respondis al la artikolo de Pere (mia komento ankoraŭ ne aperis, ĉar li devas aprobi ilin antaŭ la publikigo), ke agado por Esperanto necesas, eĉ se oni povas debati pri la detaloj. Ĝi necesas almenaŭ ĝis kiam ni kapablos disvastigi nian lingvon kiel ceteraj lingvokomunumoj, tio estas, per la seksa metodo 🙂

  2. Sendube vi pravas Tonyo, kaj via aserto: … per la seksa metodo,… mi taksas ĝin kiel la plej efika metodo. Krome, ĝi enhavas per kaj por.
    Alie, Vastalto, mia vivo estas pli riĉa ekde kiam mi malkaŝis vian blogon. Mi dankas vin pro via laboro. Belega blogo, certe. Xavier

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *