Rakonto pri Ikkjuo

Ikkjuo (1394-1481) [一休/Ikkyū] estis eminenta zenbonzo, pastro de Zen-Budhismo, en la japana mezepoko. Li estas konata de japanaj popolanoj kiel legendeca heroo de spritaj rakontoj.
Tiutempa ŝoguno, la plej alta reganto el la samurajoj, aŭdis la famon de Ikkjuo, ke tiu ĉi estas tre saĝa kaj sprita. Por vidi saĝecon kaj spritecon de Ikkjuo, la ŝoguno vokis lin al sia palaco. La ŝoguno diris al Ikkjuo, montrante unu belan ekranon kun pentrita tigro: “Iu majstro pentris la tigron. Ĉar ĝi estas tre lerte pentrita kvazaŭ viva, fojfoje ĝi elmigras el la ekrano kaj fortimigas palacanojn. Ĉu vi kapablas kapti ĝin?”
Ikkjuo tuj respondis: “Jes ja! Estas tre facila tasko!”
Dirante tion, li ekstaris antaŭ la ekrano kaj diris al la ŝoguno: “Mi kaptos la tigron. Nu, Via Moŝto bonvolu elpeli ĝin el la ekrano!”

2 pensoj pri “Rakonto pri Ikkjuo”

  1. Jes, tiu Ikkju-san estas la Ikkjuo, kiun mi priparolis. Ja ankaŭ mi kelkfoje spektis tiun bildfilmon, kiu estis kreita surbaze de Ikkjuaj rakontoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *