Printempo en aŭtuno

Estis bela kaj varma tago hodiaŭ. La blua ĉielo estis tute sen nuboj kaj la maksimuma temperaturo atingis 20,5 gradojn. Ja estas printempo en aŭtuno!
En la japana oni nomas ĉi tian tagon de novembro “koharu [小春]” t.e. “eta printempo”. Mi iam lernis, ke en la angla oni diras “Indian summer (indiana somero)”. Verŝajne en aliaj lingvoj oni diras diversmaniere.

Unu penso pri “Printempo en aŭtuno”

  1. En la franca same la angloj “été indien” indiana somero, sed ĉi tie ne estas la indiana somero, matene 5°C kaj posttagmeze 12°,foje malpli, jam la mazut-rizervujo iom malpleniĝas

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *