Drako kaj ogro

Ĉu “ogro” nepre estas hommanĝa? Ĉu ogro, kiu ne manĝas homojn, ne estas ogro? Alivorte, ĉu hommanĝado estas esenca karakterizaĵo de ogro?
Ŝrek [Shrek] en la animaĵo “Shrek” estas ogro. Bedaŭrinde mi spektis nur parton de la filmo. Amiko en Tvitero sciigis, ke la ogro manĝis neniun en la filmo.
Mi trovis la rakonton “La amika malamiko” de Geraldo Mattos (ĉi tie), en kiu ogro mem diras al knabino, ke li ne manĝas homojn.
Do, ekŝajnas al mi, ke hommanĝado ne estas esenca karakterizaĵo de “ogro”.

Se estas tiel, ni povos aserti, ke la japana “oni (鬼)” estas variaĵo de ogro.

Kiam temas pri “drako”, jam ekzistas du variaĵoj: okcidenta drako kaj orienta drako. Se oni rigore pripensas “drakojn”. La du estaĵoj (okcidenta drako kaj orienta drako) estas tute malsamspecaj.
Tamen ni pensas, ke ili ambaŭ apartenas al la sama kategorio de la drakoj. Kiamaniere tio okazis? Nun mi ne havas respondon.

Same al la okazo de “drako”, ĉu ni povas klasifiki la japanan “oni” kaj eŭropan “ogro”-n en unu saman kategorion “ogro”?

4 pensoj pri “Drako kaj ogro”

  1. Por klarigi la problemon, ni devas klarigi la malsamecon inter tipo kaj individuo de la nocio de fikciaĵo.

    La nocio de fikciaĵo ne estas klare difinita, sed la tipo de tiu nocio estas iel fiksita de la homoj, kiuj komune havas tiun nocion. La individuoj de tiu nocio varias. Precipe en modernaj rakontoj, la individuoj eĉ kontraŭas al la tipo. Eĉ tiaj individuoj povas aparteni al la kategorio de tiu fikcia nocio, ĉar la nocio ne estas klare difinita.

    En tia kondicio, kiel ni povas kompari la nociojn de du fikciaĵojn?

    Iu ideo estas kompari la tipojn. Aliu ideo estas kompari la arojn de individuoj. Mi opinias, ke la unua ideo estas preferinda, ĉar la aroj de individuoj daŭre grandiĝas laŭ kreskado de kulturo, kaj tiaj ŝanĝantaj aroj ne facile kompareblas.

    Pri la tipoj de “ogro” kaj “ONI”, mi opinias jene:
    – La tipo de “ogro” estas hom-forma perfortema estaĵo, kiu manĝas viandon, kaj precipe ŝatas homan viandon. Por esprimi la tipon de “ogro”, ĝia manĝaĵo nepre estas menciita. Tial, manĝi homon estas ĉefa eco de “ogro”.
    – La tipo de “ONI” estas hom-simila perfortema estaĵo, kiu havas korno(j)n kaj dentegojn, surmetas tigran pelton, portas metalan bastonon. Por esprimi la tipon de “ONI”, ĝia manĝaĵo ne ĉiam estas menciita, kvankam ia ONI manĝas homon. Tial, manĝi homon ne estas ĉefa eco de “ONI”.

    (Tie ĉi, mi simpligis la tipojn, sed mi esperas, ke tiu simpligado ne influas mian rezonadon.)

    Tial mi opinias, ke la tipoj de “ogro” kaj “ONI” estas intermalsamaj. Laŭ mi, ambaŭ estas variaĵoj de “hom-simila perforta estaĵo”. Laŭ japanoj “ogro ⊂ ONI” pro manĝaĵo. Laŭ aliuj eble “ogro ⊃ ONI” pro havaĵo. Sed ambaŭ ideoj vidas nur ian parton de la tipoj.

    La individuoj de “ogro”, kiujn vi menciis, kontraŭas al la tipo de “ogro”.
    Sed ĝuste pro tio, tiuj rakontoj ekhavas pli da signifo. Por klarigi la specialecon de tiuj individuoj, tiuj rakontoj klare donas la tipon de “ogro”. En “Shrek”, la tipo de “ogro” estas klarigita per la parolo “Bonvole ne manĝu min” de Arthur ( http://en.wikiquote.org/wiki/Shrek_the_Third#Arthur ). En “La amika malamiko”, la tipo de “ogro” estas klarigita per la suflorado de patrinoj en la parolo de ogro mem: “[…] tio, kion la patrinoj sufloras al siaj gefiloj pri mia okupateco… manĝi infanojn![…]”

    Ankaŭ al la drako, simila konsidero estas aplikebla. Laŭ mi, la tipo de “drako” kaj la tipo de “LONG (竜)” estas intermalsamaj. Ambaŭ estas variaĵoj de “skvama forta estaĵo”. Pro tiu simileco, okcidentanoj pensas, ke LONG estas “orienta drako” (drako ⊃ LONG), dum orientanoj pensas, ke drako estas “okcidenta LONG” (drako ⊂ LONG). Oni bezonas tian asimiladon por kompreni nekonataĵon laŭ sia origina kulturo. Sed en internacia lingvo, alia solvo estus preferinda.

  2. Dankon pro la indiko al la diraĵo de Arthur en “Shrek”.

    Kiam temas pri “drako”, jam enradikiĝinta ideo estas ke la ĉina “long” kaj la angla “dragon” (ekz.) estas drakoj. Kompreneble ĉiu tuj rimarkas malsamecon inter la du estaĵoj, sed ili estas variaĵoj apartenantaj al la sama speco.
    En REVO: http://reta-vortaro.de/revo/art/drak.html#drak.0o
    En Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Drako_%28mitologio%29

    >Oni bezonas tian asimiladon por kompreni nekonataĵon laŭ sia origina kulturo. Sed en internacia lingvo, alia solvo estus preferinda.

    Pripensinda ideo. Sed nunmomente al mi mankas tempo. Eble mi respondos pli poste.

  3. ĝenerale mi aprobas, ke oni vastigas iom la sencojn de tradiciaj vortoj por ke ili taŭgu en diversaj kulturoj, kiel vi proponis antaŭ kelka tempo.

    la temoj, en kiuj oni ne agas tiel, rezultas al ĥaosa kaj nesupervidebla terminaro. ekzemplo estas okcidenta muzikologio, en kiu oni konservas nomojn ekzemple arabajn, turkajn, persajn, hindiajn de samaj aŭ preskaŭ-samaj muzikiloj, al kio aldoniĝas variado de transskriboj. rezultas, ke nur fakuloj memoras kaj komprenas tiujn nomojn.

    alia, pli malfacila temo, estas kuirarto, en kiu oni hezitas inter tro ĝeneralaj vortoj, kies signifon ĉiu komprenas iom alimaniere laŭ sia kultura fono, kaj naciecaj vortoj, kiuj respondas al tro precize difinitaj receptoj. ni hezitas, kio estas kringo, flano kaj aliaj, kaj ni aparte improvizas pri pirojko, pirogo, samoso…

    post la ĝenerala principo venas la unuopaj okazoj… konsiderante la aspekton de japanaj “oni”-oj homformaj sed iom bestaj aŭ krudaj kaj kredeble danĝeraj, mi sufiĉe favoras la ideon, ke oni nomu ilin ogroj, eĉ se ili havas alian dieton, ol eŭropaj ogroj. sed pri ĉiu okazo estas atendeble, ke ĉiu homo juĝos iom alie.

  4. ĵeromo:
    >mi sufiĉe favoras la ideon, ke oni nomu ilin ogroj, eĉ se ili havas alian dieton, ol eŭropaj ogroj.

    Mi ĝojas pro via aprobo. Kontentigi ĉiujn estas ne eble. Sed gravas amasigi lingvouzojn. Mia provo pri Momotaro estas unu ekzemplo por tio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *