Japanaj esperantistoj verku en Esperanto

Japanaj esperantistoj devas pli multe verki en Esperanto por ke la lingvo fariĝu vere internacia. Por tio ni bezonas pli multajn esprimojn (vortojn kaj vortokombinojn), kiuj prezentas propraĵojn de la japana kulturo. Por tio ni devas ne nur trovi ĝis nun uzitajn sed ankaŭ elpensi novajn esprimojn. Por elprovi la novajn esprimojn ni devas ne nur pridiskuti sed ankaŭ uzi ilin. Tial ni devas multe verki en Esperanto. Tio ĉi estas certa (kaj nepre necesa) vojo al la vera internacia lingvo.

8 pensoj pri “Japanaj esperantistoj verku en Esperanto”

  1. Mi konsentas. Mi ja volas koni kion japaniaj kaj aliaj aziaj kolegoj pensas kaj sentas. Kaj mi ĝojas kiam vi alportas vian individuan vidpunkton.

  2. Ankaŭ mi akordas kun tiu opinio. Mi, kiel Esperantisto kiies denaska lingvo estas latinida, sentas ke foje la similaj vortoj de hispana kaj Esperanto (t.n. “falsaj amikoj”) emas erarigi min ĉar vere la signifoj ne estas samaj, aŭ samampleksaj. Por ni estas utile lerni el la uzado de Esperanto far japanoj, ĉinoj, kaj aliaj ne tiome influitaj de latindevena kaj grekdevena kulturoj.

  3. Ŝajnas al mi ke triono el kiu mi plej ofte vidas ĉe Twitter estas japanaj s-anoj (aŭ oni kiu loĝas en Japanio). Mi tre ŝatas ĉar mi antaŭe apenaŭ konis iun el Japanio, malgraŭ tio ke mi longe sciis ke Esperanto estas pli forta tie ol en multaj landoj.

  4. Se japanoj povas kontribui novigojn al Esperanto, do mi konsentas. Se aliflanke vi parolas pri sennecesa pliigado de la vortoprovizo por enkonduki japanajn esprimojn, do mi malkonsentas.

  5. Vaughn Seward:
    > Ĉu vi renkontas multe da aliaj japanoj kiu uzas Esperanton?

    Ja estas cento da esperantistoj en Japanio, kiuj pli-malpli ĉiutage uzas Esperanton. Kaj milo da tiuj, kiuj laŭokaze uzas Esperanton. Kaj supozeble dek miloj da freŝaj kaj eternaj komencantoj.
    Mi renkontas ilin ĉefe per la reto.

  6. Mi ankaŭ konsentas, ke, neeŭropan-lingvoj parolantoj devas verki en Esperanto, por, ke, la lingvo internacia vere estu ‘internacia’.
    Mi ankaŭ estas aziano kaj lernas Esperanton.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *