Ĝermfolioj de farbito

ĝermfolioj de farbito

Antaŭ semajno mia edzino semis farbiton en florbedo antaŭ la domo. Kelkaj el la semoj jam ĝermis. Ĉiu havas du simetriajn ĝermfoliojn (kotiledonojn).
Mi (kaj ankaŭ multaj japanoj) lernis plantojn en la elementa lernejo, observante kreskadon de farbito. Farbito estis tre populara lernomaterialo de naturscienco en elementaj lernejoj.
farbito: specio Ipomoea nil el konvolvulacoj, unujara herbo volviĝanta, pororname kultivata pro la belaj floroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *