Grandfloraj oksalidoj

grandfloraj oksalidojHodiaŭ mi vizitis kukejon. Kaj apud ĝia parkejo mi trovis ĉi tiujn florojn.
Per la florformo kaj la foliformo ĝi devas esti specio el oksalidoj. Sed kiun specion mi ne povis diveni. Ĝiaj floroj estas okulfrape grandaj je ĉ. 3 cm. Kaj ĝiaj folioj havas purpurajn makuletojn.
Mi ne vidis tian oksalidon ĝis nun en la japanaj kampoj. Mi supozas, ke ĝi estas kultivoformo de oksalidoj, kiun oni vendas ĉe florvendejo. Povus esti, ke ĝi estas vario de Oxalis purpurea.

Unu penso pri “Grandfloraj oksalidoj”

  1. Saluton!
    Jes, ili estas oksalidoj. Ĉi tie (Portugalio) ili aperas trilione ĉiuloke dum la vintro, oni nomas ilin “azedas” (acidaj). Ili estas bonaj por kondimenti la salatojn.
    Ĝis!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *