Genuo doloras

Hodiaŭ mi vizitis ortopediiston, ĉar la dekstra genuo doloras min ekde la lasta vendredo. Dum ĉi tiuj tagoj mi piediras malfacile. La ortopediisto palpis mian genuon kaj svingigis mian kruron. Kaj oni radiografis mian genuon.
Li diagnozis, ke menisko de la genuo, t.e. interartika kartilago, vundiĝis pro troa ŝarĝo, kaj ke serozaĵo akumuliĝis en la genuo pro inflamo ĉe la menisko. Li konsilis al mi, kiel eviti ŝarĝon ĉe la genuo, kaj donis al mi kataplasmon. Tri semajnojn mi bezonos por resaniĝo de la genuo.

4 pensoj pri “Genuo doloras”

  1. Mi havas similan problemon, kiu daŭras jam sufiĉe longe. Sed al mi kataplasmo neniel sufiĉas, ĉar la menisko estas ŝirita. Mi do bezonas eĉ operacion. Ĝi okazos post kelkaj semajnoj.

    (Menisko estas grava peco de kartilago en genuo.)

  2. Saluton, Formiko!
    Menisko estas peco de kartilago, kiu funkcias kiel kuseno en genua artiko inter femurosto kaj krurosto (tibio).

    Saluton, Bertilo!
    Aj, aj! Via menisko estis serioze damaĝita! Mi deziras, ke la operacio nepre sukcesos.

  3. Dankon pro la sukcesodeziroj, Vastalto! Mi reciproke deziras, ke ankaŭ via genuo pliboniĝu.

    Mia unua kuracisto donis al mi kontraŭinflamajn pilolojn. Ili treege bone efikis al mi. La doloro praktike tute malaperis, sed bedaŭrinde nur portempe. Kiam mi ĉesis preni la pilolojn, la doloro baldaŭ revenis. Sed kiel portempa solvo tio estis tre bona. Eble ankaŭ ĉe vi tiaj piloloj povas efiki. Demandu al via kuracisto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *