ventoblovataj
visteriaj grapoloj
super la kato
Aŭtoro: Vastalto
rampanta pino
rampanta pino
kun aĝo tricent-jara
surportas florojn
flueto klara
flueto klara
ruliĝas saltetante —
aprila lumo
kun freŝa akvo
kun freŝa akvo
kanaleto trakuras —
novaj hirundoj
stacian placon
stacian placon
zorgeme jen rigardas
verda arbego
sur trotuaro
sur trotuaro
inter freŝverdaj arboj
bronzaj infanoj
Ripozvojaĝeto
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitos intermontan urbeton, kie ni tranoktos ĉe hotelo kun varmafonta banejo. Mi deziras forigi mian lacon akumulitan dum tiuj ĉi kvar monatoj per varmafonta akvo.
rompitaj dormoj
rompitaj dormoj
akumulas malpacon —
ĉambro sen lumo
venteg’ printempa
venteg’ printempa —
ĉiu homo ja havas
sian kapdoloron
templopordego
templopordego
enkadrigas ja ombre
verdajn acerojn