tagon post tago
jen pli kaj pli amase
sakuraj floroj
Aŭtoro: Vastalto
sakura pluvo
sakura pluvo —
ne moveble ŝtopita
aŭtoparkejo
atendi tagon
atendi tagon
de elhospitaliĝo —
ŝvelaj burĝonoj
super monteĝo
super monteĝo
ruĝeta nebuleto —
vesper’ printempa
sur riverakvo
sur riverakvo
helverdo reflektita —
pluveto fajna
dormo penetras
dormo penetras
tra fermitaj palpebroj —
vesper’ printempa
piedirante
piedirante
ĝis la malsanulejo
jakon sub brako
antaŭ naskejo
antaŭ naskejo
apud la enirejo
floroj printempaj
floroj da lumo
floroj da lumo
sur blanka magnolio —
ja kandelabro
nombro da milvoj
nombro da milvoj
faras ja kolonegon —
printempa kabo