memoro trompas —
kradon de lito tenas
malgrasa mano
Aŭtoro: Vastalto
sidante sola
sidante sola,
aŭskulti ventoblovojn —
frosta vespero
bonmaniere
bonmaniere
sidanta en rulseĝo —
tago pli longa
svingeti krurojn
svingeti krurojn
sidante sur litrando —
baldaŭ printempo
granda malvarmo
granda malvarmo —
malsanulino zorgas
mian bonfarton
potaj plantaĵoj
potaj plantaĵoj
dispremitaj sub neĝo
refrostiĝinta
ripoza tago
ripoza tago —
fojfoje balanciĝas
branĉoj sub neĝo
Ĉi tiujn tagojn …
Nun mi loĝas en la domo de mia maljuna patrino, kiu kuŝas en lito de hospitalo ekde la lasta decembro. Ĉiutage mi vizitadas ŝin en la hospitalo kaj zorgas pri ŝiaj vivaferoj.
Fine de la lasta decembro ŝi estis grave malsana, sed feliĉe ŝi saviĝis el la kriza stato kaj resaniĝas iom post iom. Mi helpas al ŝi preni manĝojn kaj aranĝi sin.
Tial mi preskaŭ ne havas tempon por Esperantaj aferoj. Mi do petas, ke oni komprenu la kaŭzon de mia malaktiveco.
domoj kaj arboj
domoj kaj arboj
estas alivestitaj —
neĝluma nokto
ne atendita
ne atendita
ekflamo de kolero —
hajleto batas