Sonĝoj en Dek Noktoj

Sonĝo havas ial allogan proprecon. Sonĝo falsas realan vivon kaj sonĝanto fojfoje rimarkas la falsadon, tamen tiu ofte ĝuas la falsadon mem.
En sonĝo aperas iu situacio simila al la reala vivo sed subtile tordita. Tiu subtila malakordo kun la reala vivo allogas homojn al la mondo de sonĝo.
NACUME Sooseki [夏目漱石/NATUME Sôseki] (1867-1916) verkis la rakonton “Sonĝoj en Dek Noktoj”, kolekto de dek mallongaj rakontetoj. Ĝi estas tradukita en Esperanto antaŭ pli ol 60 jaroj. Nun mi enkomputiligas ĝin. Baldaŭ oni povos legi ĝin en la reto.

Unu penso pri “Sonĝoj en Dek Noktoj”

  1. Tiun libron mi volonte legos, memorigu min kiam mi povas legi la libron.
    Mi jam frue skribis en via blogo pri mortintaj katoj :
    “Tamen post morto ili vizitas en viaj noktaj sonĝoj kaj vi povas interparoli.”

    inga j

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *