Enhavo-mastruma sistemo

Nun mi esploras kelkajn enhavo-mastrumajn sistemojn (EMS) por instali en mia loka komputilo. EMS estas programaro, kiu unuece mastrumas enhavon de retejo kombinante diversajn materialojn. Se mi sukcesos bone manipuli iun sistemon, mi ĝin enkondukos en mian retejon pli poste.
Miaj kandidatoj estas tri: Drupalo [Drupal], Plono [Plone] kaj Zupso [Xoops]. En Esperantujo oni jam uzas Drupalon kaj Plonon. En Japanio oni ofte uzas Zupson, ĉar ĝi origine estis kreita de japanoj. Drupalo kaj Zupso funkcias surbaze de PHP kaj MySQL. Plono funkcias sur Pitono [Python] kaj Zopo [Zope]. Mi trovis ankaŭ jenan retpaĝon:
http://saluton.dk/pri-ems-sistemoj/kial-plone-kial-ne-drupalo

Mia esploro plu daŭros.

7 pensoj pri “Enhavo-mastruma sistemo”

  1. Eble vi povas trovi Joomla.
    Mi preferas na joomla.
    (Mi ankaŭ estas komputisto, do mi eble estas antaŭjuĝa :))

  2. Kiel tiuj diversaj sistemoj estas pli bonaj ol WordPress, kiun vi uzas nun? Al mi ŝajnas, ke per WordPress oni povas fari pli-malpli ĉion, kio eblas en Plone. (Mi uzas WordPress en mia privata retejo, kaj Plone en Libera Folio.)

  3. Saluton, Kalle!
    Laŭ mia esploro ili dekomence ekipiĝas per RSS-kolektilo. Mi volas instali en mia komputilo tian sistemon similan al e-planedo. Pli precize ian sistemon aŭtomate kolekti kompletajn tekstojn (ne nur titolojn kaj resumojn) el pluraj preferataj TTT-ejoj en la interreto.
    Nun pro via sugesto mi esploras ankaŭ kromprogramojn de WordPress.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *