Someraj tagoj

Sekvas varmaj tagoj. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 28,2 celsigradoj kaj la minimuma 16,7 celsigradoj. Posttagmeze, sidante antaŭ skribotablo, mi ŝvitis, kvankam fenestroj de la ĉambro estis malfermitaj.
Kiel mi jam skribis, en Japanio oni difinas, ke tago, kies maksimuma temperaturo superas 25 celsigradojn, estas somera tago. Ne rimarkite printempo estas jam for. Nun pli kaj pli somero vigliĝas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *