Ekspozicio pri Inkaa Civiliziacio

Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis muzeon, kie oni okazigas ekspozicion pri Inkaa, Majaa kaj Azteka Civilizacioj. Ni rigardis diversajn interesajn objektojn: maskoj el jado, kolorigitaj argilaĵoj kun dia figuro aŭ bildo, ŝtonaj skulptaĵoj pri dio aŭ batalanto, oraj akcesoraĵoj, mumioj, ktp.
Oni eksponas ankaŭ miniaturan modelon de la ruino Maĉupikĉuo, kiu situas sur montosupro alta je 2280 m. Laŭ studoj de arkeologoj, siatempe tie oni kulturis kampojn, kies rikoltaĵoj ŝajnas oferitaj al dioj. Nu, mi havas unu demandon, kiamaniere oni stabile akvumis la kampojn sur la montosupro. Ŝajnas al mi, ke estas malfacile akiri akvon sur montosupro. Ĉu oni havis eksterordinare abundan pluvon?

4 pensoj pri “Ekspozicio pri Inkaa Civiliziacio”

  1. Maĉupikĉuo situas je 13° 9’55.93″S 72°32’30.29″W. Provu “Google Earth” kaj metu cxi tiun adreson, kaj vi tuj gxuos aviadilan scenon. gxis!

  2. Interesa demando! En la angla vikipedio mi trovis la sekvan informon: “En Maĉupikĉuo oni konservis akvon kaj reuzis ĝin kadre de la ŝtupoforma arkitekturo de la urbo. Taŭge aranĝitaj legom-bedoj kaptis pli da sunlumo kaj plilongigis la kresko-sezonon.” Cetere la esperantlingva vikipedio enhavas inter baldaŭ 100 mil artikoloj ankaŭ ampleksan tekston “Inkaa Imperio”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *