Apendicito kaj cekumito

En la ĉiutaga japana lingvo ni nomas apendiciton “mooĉoo-en (盲腸炎)”. Fakte tio ĉi estas misnomado. Korekte dirite, apendicito devas esti “ĉuusui-en (虫垂炎)”. Kaj cekumito estas “mooĉoo-en”.
Nu, hazarde mi renkontis la paĝon “Apendicito” de Vikipedio (ĉi tie). Tie oni skribas, “Apendicito estas la inflamo de apendico, kelkfoje misnomata cekumito”.
Ĝis nun mi pensadis, ke la misnomado okazas nur en la japana lingvo. Laŭ la skribo de Vikipedio, tio ŝajnas esti tutmonda fenomeno. Ĉu vere estas tiel?

2 pensoj pri “Apendicito kaj cekumito”

  1. Tre interese. En la angla ni havas la vorton ‘appendicitis’ [pr. apendisajtas], t.e. apendicito. Ni ankaŭ havas ‘peritonitis’ [pr. peritonajtas] kiu estas peritoneito.

    La vorto ‘caecum’ [pr. sikam] ankaŭ ekzistas kaj signifas cekumo. Por inflamo de tiu organo oni laŭdire diras ‘caecal infection’ (do, infekto de la cekumo). Ŝajnas al mi ke eble ne ekzistas la konfuzo en la angla lingvo, sed eble iu kiu scias pli pri medicino povas konfirmi/malkonfirmi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *