Tempovojaĝo

Se vi havus tempomaŝinon, al kiu tempo vi volus veturi? Ĉu al la estonteco aŭ al la pasinteco?
Kiam temas pri fikciaj literaturaĵoj, oni ŝajnas preferi pasintecon. Troviĝas multaj romanoj kaj noveloj pri tempovojaĝo al pasinteco. Tiu tendenco verŝajne devenas el oniaj karmemoroj pri la pasinteco. Homoj certe havas pli ol unu bedaŭrindan okazaĵon en sia pasinta vivo. Tiu bedaŭra sento fojfoje pelus tempovojaĝantojn al la pasinteco.
Kaj mi? Hmm…, mi volus vojaĝi al la estonteco, al la mondo post miliardo da jaroj, kiam la homaro (saĝaj homoj) nepre estos malaperinta sur la tero.

2 pensoj pri “Tempovojaĝo”

  1. Simple pro scivolemo scienca. Paleontologiaj studoj montras, ke regantaj specioj sur la tero ne daŭris pli longe ol kelkmil milionoj da jaroj. Tio validos ankaŭ al la homaro [Homo sapience]. Kio do okazos post la malapero de la homaro? Mi scivolas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *