Brosarbo

brosarboJen, arbo kun tre maloftaj floroj kvazaŭ broso por botelo, kiujn mi neniam vidis ĝis nun. Mi trovis ĝin apud iu gastejo, kies mastro verŝajne estas fervora floramanto, ĉar ĉikaŭ la gastejo troviĝis diversaj belaj floroj.
Konsultinte librojn, mi eksciis, ke ĝi estas kalistemono [Callistemon rigidus], ĉiamverda arbusto el mirtacoj, origine en Aŭstralio. Multe da amasiĝintaj longaj stamenoj similas al broso por lavi botelon. En la angla oni nomas ĝin “bottle brush” (= botelbroso) kaj en la japana oni nomas ĝin “burasi-no-ki” (= brosarbo).
Ĝi estas tre amuza arbo, ĉu ne?

2 pensoj pri “Brosarbo”

  1. Vera ekzotaĵo. Laŭ la reto ĝi kreskas sukcese en usona Florido, kie mi oftege estis kaj estas; sed mi neniam vidis ĝin ĝis nun. Sed nun mi serĉos ĝin.

Lasi respondon al Ken Miner Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *