Floro nekonata (2)

nekonata floroJen mi trovis floron de amuza formo. Ĝi ja similas al elektra ampolo laŭforme kaj laŭkolore.
La planto ŝajnas esti herbeca kun maldika tigo alta je ĉ. 1 metro. Sed kelkmetrojn distance staras alia planto kun samaj floroj, kiu altas je ĉ. 3 metroj. Ĝia tigo estas pli dika, sed ne aspektas kiel trunko de arbo.
Ĝi havas mane lobajn foliojn kun longa petiolo, kiuj alterne sidas ĉe la tigo.
Mi konsultis kelkaj librojn, sed bedaŭrinde ne trovis respondon.

Unu penso pri “Floro nekonata (2)”

  1. Saluton !
    Tiu floro estas Abutilon striatum –
    Abutilo estas genro (scienca nomo : Abutilon) el la familio de la malvacoj de pli ol 100 specioj de arbustoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *