Finiĝis la pluvsezono

Somera ĉieloHodiaŭ la distrikta meteologia observatorio anoncis, ke la pluvsezono finiĝis en la regiono. La dato estas 12 tagojn pli frua ol en la ordinara jaro, kaj 17 tagojn pli frua ol en la lasta jaro.
En nia regiono oni havis 539 mm da precipitaĵo dum ĉi tiu pluvsezono, kiu estas 140 % pli granda ol tiu de la ordinara jaro.
Ja komenciĝis vera somero! Hodiaŭa maksimuma temperaturo estis 32,2 celsigradoj, kaj la minimuma estis 25,0 celsigradoj.

2 pensoj pri “Finiĝis la pluvsezono”

  1. 385 mm jare ne estas multe, ĉi tie en mia malgranda regiono falas average 700mm jare sed iom pli norde kaj malpli sude.
    Tie ne ekzistas pluvsezono, somero povas esti tre seka au tre malseka, dependas de anticiklono, kiu kutime venas aŭ ne de portugala islandaro “Açores” ĉijare la vetero ne estas tre bela. mi ne rikoltis ĉerizojn kaj fragojn pro hajlado la 28-a de majo, terura afero en gardenoj, feliĉe la naturo scias kion fari. sed tio ne gravas, estas en la mondo pli malfeliĉuloj ol ni.

  2. Saluton, roger!
    Ne “385 mm jare“, sed “385 mm monate“. Japanio estas relative pluvoriĉa lando. Kaj aldone ni devas elteni malsekecon kun somera varmego.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *