Prezaltiĝo de benzino

En Japanio prezaro de konsumaĵoj pli kaj pli altiĝas. La plej grava pezaltiĝo estas tiu de benzino. En oktobro 2007, unu litro da benzino kostis meznombre ĉ. 130 enojn. Nun, en julio 2008, ĝi kostas ĉ. 180 enojn, do pli alta je 38 procentoj ol la lasta oktobro.
La prezaltiĝo de benzino influas diversajn flankojn de nia vivo. Multaj reduktas veturigi aŭtomobilon. Kelkaj rezignas posedi aŭtomobilon. Kamionistoj kaj aliaj transportistoj suferas pro deficito.

6 pensoj pri “Prezaltiĝo de benzino”

  1. 180 enoj egalas al 10,3 svedaj kronoj (1,1 eŭroj). Tio estas tre malmulte, se kompari kun la prezoj de unu litro da 95-oktana benzino en Svedio (14 kronoj = 245 enoj) kaj Finnlando (1,6 eŭroj = 267 enoj).

    Mia aŭto uzas 85-procentan etanolon, kiu kostas klare malpli ol benzino (8,4 kronoj = 147 enoj). Tamen, rekompence la aŭto bezonas 40% pli da etanolo ol benzino. Sed espereble estas iom pli bone por la medio, almenaŭ dum la etanolo estas produktata el sukerkano, ne el grenoj.

  2. En francio oni povas uzi E85 (85 elcento da etanol) sed malmulte estas la stacioj kie oni trovas E85-n, kaj etanol aŭ pli simple alkoholo produktata el sukerbeto aŭ grenoj bezonas kimikajn nutraĵojn, kaj diversajn senherbaĵojn, oni ne uzas petrolon sed oni danĝere poluas la teron. Por mi, ne estas la solvo. Mi pagas la benzinon 1,5€ do laŭ la supera kalkulo 245 enoj, kaj por mazuto, la prezo estis 0,4 €/litro en 2002 kaj nun 1,1€. Mi bezonas 2500 litrojn jare, mi timas pro la plenigo de la mazutreservilo. oni ĉiam parolas pri benzino sed neniam pri mazuto.

  3. Averaĝa prezo en Kansaso de unu galjono da 87-oktana, sen etanolo, estas $3,98. Usona galjono estas proks. 4 litroj; ni do pagas proks. $1 por litro, do 107 enojn aŭ 0,64€. Kaj ni plendas, kompreneble…

    Ken

  4. Usona 87-oktana benzino pli-malpli egalas al eŭropa 95-oktana. Estas iom diversaj normoj por indiki la oktan-ciferon.

  5. Same en Britio la prezo multe altiĝas. Kiam mi luis aŭton dum Aprilo benzino kostis 1.3 Eŭrojn (228 enojn) po litro. Nun kostas proksimume 1.5 Eŭrojn (255 enojn) po litro. Tio estas por benzino – por dizelo la kosto multe pli altiĝis kiu komencas ĝeni industriajn komercojn ktp. Mi mem ne posedas aŭton (mi loĝas apud la urbocentro kaj trovas ke estas pli malmultekosta lui aŭton kiam mi bezonas) sed miaj geamikoj kun aŭtoj komencas uzi ilin malpli. Ankaŭ por longaj vojaĝoj ili klopodas veturi je konstanta rapideco por ŝpari benzinon.

  6. Ĉi lastatempe en Toronto (Ontario, Kanado) benzino kostas ĉirkaŭ 135 cendoj (1.32 kanada dolaro) por litro (proksimume 141.7 enojn). Ĉi tie la prezo varias depende de provinco kaj firmao kiu vendas la benzinon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *