Fiŝistoj strikas

7000 fiŝistoj en mia gubernio strikas dum 24 horoj hodiaŭ. Ili plendas pri sia malfacila situacio pro prezaltiĝo de nafto (=kruda petrolo). La prezo de malpeza oleo, brulaĵo de fiŝboato, fariĝis duoble alta kompare kun la lasta jaro. Ili diras, ke ili malprofitas de fiŝkaptado, ĉar nun estas malfacile altigi prezon de fiŝoj. Ili timas eblan rezignon pri fiŝista laboro, kaj petas helpon de la registaro.
En la 15-a de julio strikos 200 000 fiŝboatoj en la tuta Japanio, apelaciante la samon.

Unu penso pri “Fiŝistoj strikas”

  1. antaŭ unu monato tie-ĉi ankaŭ la fiŝkaptistoj strikis, t.e. ili baris la havenojn kaj bruligis pneŭmatikojn ĉe la pordoj de prefekturoj, kaj okaze batalis kontraŭ la policistoj, la strikoj de fiŝkaptistoj estas ĉiam fortegaj.
    la dizel-karburaĵo kostas proksimume 1,1€/litro kaj ili volas nur pagi 0,4€/litro.
    poste estis la kamionistoj kiuj strikis (iomete) kaj limake cirkulis sur la ĉefaj vojoj.
    en Francio striko estas nia kulturo, oni ĉiam grumblas pri io ajn, sed la prezo de petrolaĵo malfavoras la plej malriĉulojn, kiuj neniam strikas aŭ manifestacias. Nun por multaj la elspezo pro karburaĵo por iri al laborejo pli kostas ol la elspezo de la loĝeja luo, kaj restas malmultaĵo por la vivteno. Espero malaperas, kaj la popolo dikiĝas ĉar ĝi malsane manĝas…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *