Bjalistoka Televido

De tempo al tempo mi ĝuas elsendon de Bjalistoka Televido en Esperanto.
http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14
Oni elsendas ĉ. 10-minutajn filmetojn en ĉiu dua semajno. Komenciĝinte en la 2-a de majo, nun kalkuliĝas 5 elsendoj.
La programoj konsistas ĉefe el du kategorioj: priesperantaj novaĵoj kaj vivoj de bjalistokanoj. En la kvara elsendo mi spektis la unuan ekveturon de la trajno je la nomo Zamenhof. En la kvina elsendo mi vidis bjalistokajn sumoistojn. Por mi, japano, estas tre interese spekti luktadon de polaj sumoistoj.
Mi ege deziras spekti ĝian novan elsendon ĉiutage.

2 pensoj pri “Bjalistoka Televido”

  1. Dankon prie
    Mi kopiis la TTT adreson, fervojisto mi jam legis artikolon pri la trajno nomata “Johano la dua” (mortinta papo) sed neniu pri tiu trajno “Zamenhof”.
    Plie, aŭdi Esperanton, parolata de poloj, estas plezuro. Vi deziras spekti ĉiutage novan elsendon, sed vi scias kiel ĉiuj ke esperanta movado ne havas monon, bedaŭrinde.

  2. Hodiu tute hazarde mi trovis/spektis la elsendon de la nova televidkanalo en bonega esperanto. Multe plachas al mi kaj mi esperas ke ghi estu pli longa estontece kaj pli ofta. Mi deziras chion bonan kaj ke ghi pluvivu la jaron 2009.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *