Eventeo.net

Eventeo.net estas reta novaĵejo en Esperanto. Ĝi traktas ĝeneralajn novaĵojn en la tuta mondo. Ekzemple legeblas jenaj tri novaĵoj kun la hodiaŭa dato:

*Usono rekte intertraktos kun Irano
*La Eŭropa Komisiono blokas financadon por Bulgario
*Mattel venkas en pupobatalo

En la retejo ĉiutage aperas pluraj novaĵoj. La Eventeo-teamo daŭrigas ĉiutagan renovigon dum kelkaj monatoj. Ĝia lingvaĵo estas relative bona, sed fojfoje troviĝas mistajpoj kaj eraraj paŭsaĵoj de okcidentaj lingvoj. Ĉiuokaze estas laŭdinda kaj subteninda agado.
http://eo.eventeo.net/

3 pensoj pri “Eventeo.net”

  1. Mi ŝanĝis frazon:
    Ĝia lingvaĵo estas bonkvalita.
    => Ĝia lingvaĵo estas relative bona, sed fojfoje troviĝas mistajpoj kaj eraraj paŭsaĵoj de okcidentaj lingvoj.
    Ŝajne mankas al ili revizianto.

  2. Sed antaŭ kelkaj tagoj okazis terura afero: ĝi estis “hacked” fuŝita de iu kiu scias kiu fiulo? kiu metis eglalingvaj slangaĵojn sur ĝi, kaj nun eĉ plu ne ebla legi entute la terejon, nur aperas paĝo kiu demandas ensaluti perpasvorto.
    Se eventeo malaperus estus granda perdo.
    Ĉu iu konas tiuj ? ĉu iu scias koi okazis, kaj kio okazos ?svorto.

  3. Jes, tio okazis. Mi bedaŭras, ke ĝia administranto ne reagis senprokraste.
    Tamen nunmomente (je 12:00 GMT, la 24-an de aŭg.) la retejo pli-malpli reakiris ordon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *