Fari kolorojn

pentradoHodiaŭ mi partoprenis en la kurso de pentrado (ĉi tie). Ĉi-foje ni pentris fiŝojn. Mi elektis plekogloson kiel modelon.
Estas tre malfacile trovi ĝustan koloron de ĉiu parto de la fiŝo. Mi devas fari necesan koloron, miksante plurajn farbojn. Mi penis, sed bedaŭrinde miaj koloroj ne bone respegulas realajn kolorojn de la fiŝo.
Mi ekkonis komplikecon de la naturaj koloroj.
******
plekogloso : Plecoglossus altivelis, fiŝo el osmeroformoj (aŭ salmonoformoj). Ĝi vivas plejparte en akvopura rivero, kun svelta korpo longa je dekkelkaj centimetroj. Japanoj ŝatas manĝi plekogloson kaj taksas ĝin kiel plej bongustan riverfiŝon.

Unu penso pri “Fari kolorojn”

  1. vi pentras nur de Aprilo!! vi estas naturdotita, belega fiŝon vi pentris.
    On konas tiun japanan fiŝon laŭ la nomo “truto ayu”,aŭ “la reĝo de kristalpura rivero”. Laŭ la interretaj komentoj, ĝi estas tre gusta, mi neniam gustumis ĝin. Sed hodiaŭ mi agrable gustumis viandon kun sojsaŭco laŭ via recepto, tio memoris al mi guston, kompreneble mi aĉetas viandsaŭcon kiu simile aspektas kaj entenas sojon, ĝis nun mi neniam rigardis ĝian enhavon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *