Hodiaŭa ĝuo

kukoDaŭras varmegaj tagoj. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 32,7 celsigradoj kaj la minimuma estis 24,7 celsigradoj.
La kapdoloro iom mildiĝis. Pli-malpli tolerebla. Tamen ĝi obstine restas sur mia kranio.
Mi kaj mia edzino vizitis la kutiman dolĉaĵejon kaj aĉetis manĵuojn. Bedaŭrinde oni alitigis prezon de la manĵuo al 65 enoj ekde ĉi-jara printempo. Ni aĉetis ankaŭ kukojn kaj en la angulo de la vendejo ni ĝuis ilin kun senpaga kafo.

Unu penso pri “Hodiaŭa ĝuo”

  1. Tre agrable ekscii, ke ekmildiĝis la kapdoloroj. Mi esperas, ke iom da trankvilo kaj ripozo dum la semajnfino plene resanigos vin.

    Amike Ursido

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *