Perdo kaj gajno

Mi estas malfakulo de ekonomiko. Tial mi ne kapablas kompreni la kernan problemon de la lastatempa financa krizo.
Multaj diras, ke ili perdis. Sed neniu diras, ke tiu gajnis. Laŭ mia naiva mondokompreno perdo kaj gajno estas du flankoj de unu monero. Se iu perdas, tiam nepre iu alia gajnas. Tiu ĉi estas leĝo de konserviĝo.
Ĉu fakte neniu gajnas en la nuna financa krizo? Mi dubas. Ekonomiko estas mistero por mi. Financo estus ja alkemio.

4 pensoj pri “Perdo kaj gajno”

  1. “… perdo kaj gajno estas du flankoj de unu monero. Se iu perdas, tiam nepre iu alia gajnas. Tiu ĉi estas leĝo de konserviĝo.” Tio validas nur en nul-suma situacio. Vidu ekzemple klarigon en Vikipedio. (Ankaŭ mi blogis pri la temo 15an majo, 2007.)

    En certaj financaj situacioj, ĉiuj povas gajni sen ies perdo. Bedaŭrinde ankaŭ eblas (kiel nun), ke ĉiuj perdas sen ies gajno.

    Ken

  2. Dankon pro via atentigo al nulosuma kaj nenulosuma situacioj. Eble nenulosumaj situacioj malfaciligas al mi kompreni la ekonomikon. Mi ankoraŭ dubas, ĉu la nenulosumeco estas fidinda fenomeno same kiel la nulosumeco.

  3. Sed notu, Luis Guillermo, ke tion vi scion nur aposteriore. Nenio garantias ke, se vi aĉetas akciojn nun, ili ne falos ankoraŭ pli multe. Tial ekonomikistoj tiel lertas pri la okazintaĵoj, sed ne pri okazontaĵoj.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *