Laikaj juĝistoj

En 2004 la japana parlamento donis leĝon pri laikaj juĝistoj. Laŭ la leĝo laikaj juĝistoj estos lotece elektita el balotrajtaj civitanoj kun almenaŭ 20-jara. La elektitoj principe devas akcepti la taskon.
La laikaj juĝistoj partoprenas en esploro de grava kriminala kazo en Distriktaj Tribunaloj. Ili (ordinare 9 civitanoj) kunlabore kun (ordinare 3) profesiaj juĝistoj juĝas pri (sen)kulpeco de la akuzito, kaj decidas leĝan punon. Do ili havas iom malsaman funkcion kun la ĵurianoj, kiuj verdiktas nur pri kulpeco de la akuzito sendepende de juĝistoj.
En julio, 2009 komenciĝos juĝado kun laikaj juĝistoj. Sed ne malmultaj japanaj civitanoj sentas embarason kaj maltrankvilon pri la sistemo.

Unu penso pri “Laikaj juĝistoj”

  1. Ni havas la saman sistemon, de 1791 (modernigitan kompreneble) kiam la prauloj forpelis la reĝon, la sistemo estis iam kopio de la angla. Nun « popola » ĵurio verdiktas nur por la gravaj aferoj (krimaj), ne por la banalaj. Kompare al via ĵurio, en nia partoprenas 9 nefakulaj juĝistoj (12 kiam ili vertiktas la duan fojon por la sama afero), kaj la aĝo estas 23 jara minimume. Ĉiuj urbestroj lotere elektas pli malpli da eblaj juĝistoj el listoj de loĝantoj kiuj estas registritaj, tiu kiu ne registrigas sin por baloti, neniam juĝos. Poste ……., nova elekto…k.t.p. k.t.p. Mi ne ŝatus juĝi sed estas devige kiam vi estas elektita.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *