Ĉu Guglo komprenas Esperanton?

Mi jam scias, ke oni povas uzi Guglon per Esperanto. Esperanto estas unu el la elekteblaj lingvoj por la fasado de Guglo-serĉo.
Sed ĝis nun mi ne imagis, ke Guglo rekonas esperantajn serĉvortojn kiel senchavajn vortojn. Kiam mi faris serĉon kun la vortoj “japana” kaj “blogo” en la japanlingva fasado, ĝi redonis rezultojn ne nur kun “japana” kaj “blogo” sed ankaŭ kun diklitera “japanese“, “japan” aŭ “blog“. Do ĝi ŝajnas kompreni, ke “japana” estas samsignifa kun “japanese“.
Tio estas tre interesa, sed superflua aranĝo, kiam oni volas ricevi ĝuste nur esperantajn vortojn.

4 pensoj pri “Ĉu Guglo komprenas Esperanton?”

  1. Ja, Guglo kelkgrade, almenau rekonas Esperanton: Mi ofte uzas la tradukilon de Guglo:
    http://www.google.com/language_tools
    Oni devas selekti la celan lingvon, sed pri la originan lingvon de la tradukota teksto ĝi donas, du eblecojn: selektado far la uzanto kaj aŭtomata rekono. La sistemo ankoraŭ ne tradukas “el” nek “al” Esperanto, tamen se oni metas Esperantan tekston kaj selektas ke ĝi rekonu tiu originan tekston, ĝi rekonas la lingvon (kaj respondas ke ĝi ankorau ne tradukas kun Esperanto).
    Interesa afero estas ke la tradukilo lernas laŭ ekzemploj de homfaritaj tradukoj, do, mi atendas ke ĝi ofertu Esperanton, por plukontribui al ĝia plibonigo “el” kaj “al” Esperanto.

  2. mi ne scias. kiam mi provas “interparolo” guglo respondas ankaŭ per “interparoloj”, “konatigo” ĝi respondas ankaŭ per “konatiĝo” “konatiĝi”… ke ĝi ankaŭ respondas per similaj anglaj vortoj, kiel vi raportas, montras prefere al ĝenerala regulo provanta vortojn kun nur lastaj literoj aliaj. multaj lingvoj ŝanĝas precipe finaĵojn laŭ gramatiko, do…

    ĉiuokaze vi povas malpermesi tion uzante citilojn ĉirkaŭ la serĉataj vortoj: “japana” “blogo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *