Esperanto por orientanoj

Esperanto estas okcidenta lingvo. Fojfoje oni diras pri la malabundo de orienta kontribuo al la Esperanta kulturo. Ĝenerale mi konsentas pri tio kun bedaŭro.
Tion ĉi kaŭzas certagrade malfacileco de Esperanto por orientanoj.
La plej granda baro estas ĝia vortaro, el kiu preskaŭ ĉiujn vortojn orientanoj devas lerni dekomence. Ili fakte povas interparoli kaj interŝanĝi mesaĝojn per relative malmultaj vortoj. Sed diskuti per argumentoj aŭ verki artikolojn aŭ librojn estas alia afero, por kio necesas adekvata vortoprovizo.
Tamen restas alia demando, ĉu jam ekzistantaj orientaj kontribuoj estas aprezataj de okcidentanoj laŭproporcie kaj laŭmerite.

Unu penso pri “Esperanto por orientanoj”

  1. Vortoj devas veni el ie. Mi ne zorgas, ĉu ili venas el la franca aŭ la japana: mi estas denaska parolanto de la angla kaj tial senrigarde devus aparte lerni ilin.

    Malmultaj el la vortoj, kiujn vi uzas en ĉi tiu blogero estus rekoneblaj al unulingva anglalingvano (precipe kun la ortografiaj ŝanĝoj de Esperanto).

    Por latinidanoj, la situacio eble estas ĝuste same malbona. Mi estas studanta la hispanan (unuan jarduonon) en universitato kaj mi jam renkontis kelkajn “malverajn amikojn”:
    reloj = horloĝo
    sed = soifi
    tener = havi (ne teni)
    volver = reveni (ne volvi)
    vida = vivo (tamen viver = vivi kaj loĝi)
    sala = vivoĉambro
    k.t.p.

    Tio verŝajne estas tre konfuziĝanta por hispanalingvanoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *