Feliĉan novjaron 2009!

novjara karto
Komenciĝis la nova jaro 2009.
Mi deziras al vi ĉiuj, ke la nova jaro estu pli prospera kaj feliĉoplena.

En la lasta 2008 ĉi tiu mia blogo iel tiel daŭris senpaŭze. Komentoj aldonitaj de vi legantoj multe kuraĝigis min. Kvankam mi ne ĉiam skribis respondojn, mi ĉiuokaze ĝojas kaj dankas pro viaj komentoj. Ankaŭ en la nova 2009, mi esperas, ĝi daŭru senpaŭze.

En la lasta decembro mia maljuna patrino, kiu loĝas sola en distanca urbo, grave malsaniĝis pro korinfarkto (parta mortiĝo de kormuskolo pro sangomanko kaŭzita de kapilara ŝtopiĝo). Ŝi enhospitaliĝis kaj mi kaj aliaj familianoj laŭvice restadas apud ŝia lito. Nun ŝia situacio iom estas stabila sed la prognozo ne estas antaŭvidebla. Ni ĉiuj plenkore esperas ŝian resaniĝon.

2 pensoj pri “Feliĉan novjaron 2009!”

  1. Min sincere kortuŝis via rakonto pri via patrino,
    do mi ege kompatas al vi.
    Mi havis la samon antaŭ multaj da jaroj.
    Kiam mi havos pli multe da tempo ,do mi
    de tempo al tempo vizitos vian retan taglibron.
    amike.

  2. Mi reciprokas viajn bondezirojn por la jaro.
    Kaj ĉefe mi esperas ke via panjo resaniĝu. Kuraĝon!
    Amikajn salutojn

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *