Fruktoj de melio

melio - fruktoplenaj branĉoj

Proksime de mia domo estas hospitalo kun vasta parkejo. Ĉe la rando de la parkejo staras melio.

Nun ĝi portas multajn flavajn fruktetojn sur siaj branĉoj tute sen folioj. Ja bela estas la kontrasto inter flavaj globetoj kaj blua ĉielo.

Onidire la frukto de melio estas venena. Se hundo manĝos fruktojn, 5 aŭ 6 pecoj estos sufiĉaj por morti.
[Melia azedarach L.]

2 pensoj pri “Fruktoj de melio”

  1. Cxu tiu arbo?!
    http://eo.wikipedia.org/wiki/Nimo
    Nimo – Vikipedio
    Mi legis pri li en libro, kiun mi estis acxetinta pri Barataj arboj, kaj mi faris la artikolon. Se vi havas pli da informoj aldonu!
    Mi ne scias cxu mi ne vidis gxin en hispana urbo Malago. Malago estas cxe la suda marbordo de hispanio, do oni plantis en gxi nur palmarbojn kaj tropikaj arboj! interalie estis, kiun sxajne similis al Nimo, sed mi ne certas, mi ne estas botanikisto!

  2. Saluton, Roland!
    Tiu melio estas Melia azedarach, do ne “nimo”, sed “persa siringo”. Ĝi havas violkolorajn floretojn en majo kaj junio.
    En la venonta okazo mi prenos foton de ĝiaj floroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *