Vivanta lingvo

Kio estas lingvo?
Gramatiko kaj vortaro estas anatomiaj partoj de lingvo.
Lingva esenco ne ekzistas tie.

Lingvo estas ja nenio alia ol eldiritaj paroloj kaj skribitaj tekstoj.
Lingvo vivas, nur kiam oni produktas parolojn kaj tekstojn.
Lingvo malfortiĝas, kiam paroloj kaj tekstoj estas malmultaj.
Lingvo kreskas, kiam paroloj kaj tekstoj plimultiĝas.

Homoj vartas lingvon parolante kaj skribante en ĝi.
Nun mi skribas en Esperanto.
Nun mi donas iom da vivo al Esperanto.

Unu penso pri “Vivanta lingvo”

  1. Jes ja! tiu konsciigxo kaj kerna principo estis tio, kio malsamigis D-ro Zamenhof de la aliaj kreintoj da artefaritaj lingvoj, kaj estas eble la kauxzo kial Esperanto, male al aliaj disvolvigxis kaj vivas!!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *