Duopoj en Arto

Mi kaj mia edzino vizitis artomuzeon, kie oni ekspozicias pentraĵojn, gravuraĵojn kaj skulptaĵojn sub la temo “Duopoj en Arto”. Troviĝas multaj verkoj, kiuj temas pri du homoj: “viro kaj virino”, “du viroj”, “du virinoj”, “patrino kaj ŝia infano”, “pentristo kaj modelo” kaj tiel plu.

Jen kelkaj plaĉaj verkoj el la eksponaĵoj:
Marc CHAGALL: “La branĉo”.
MURAI Masanori: “Du Homoj en Modo”.
Fernand BOTERO: “Adamo kaj Eva”.
Ay-O: “Bildorakonto: Ms. and Mr. Rainbow (N-ro 1 – 10)”.
Pablo PICASSO: “La Pentristo kaj Lia Modelo”.

Mi bedaŭras, ke mi ne povas montri ĉi tie fotokoiojn de la verkoj por observi la kopirajton.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *