Pinornamoj por la nova jaro

novjaraj pinornamoj

Hieraŭ mi vizitis artomuzeon, kaj tie trovis novjaraj pinornamojn antaŭ la perono.

Oni kune metis pinon, bambuon, umeon, nandinon kaj ornambrasikon en unu poto.

Laŭ folklora rakonto la pinornamo estas celobjekto, kiun vizitas kaj gastas la novjara dio, kiu donos feliĉon kaj rikolton.

nandino: genro [Nandina el berberisacoj] de ĉiamverda arbeto. Unu specio [Nandina domestica] estas populara en Japanio, kiu portas belajn ruĝajn globofruktetojn en vintro.

2 pensoj pri “Pinornamoj por la nova jaro”

  1. Foje okazas, ke bildo fotita estas diferenca al la bildo fotota, t.e. la bildo vidita. La homoj vidas objekton iom modifitan laŭ sia gusto (aŭ laŭ sia antaŭjuĝo). Sed la maŝinoj ne, ili simple redonas la objekton sur la bildo.
    Se la teknologio progresos, estonte povos aperi tia fotilo, kiu redonos belajn bildojn laŭ la gusto de fotinto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *