Novjara karto

Ekde antaŭhieraŭ mi faras novjarajn kartojn por la jaro 2006.

Mi unue desegnis bildon per krajono kaj enkomputiligis ĝin per skanilo. Kaj due mi kolorigis kaj modifis la bildon sur grafika programo de la komputilo. Kaj trie mi faris mesaĝkarton per tekstilo kaj enmetis la bildon en ĝi. Nun mi presas la kartojn multoble per presilo.

Morgaŭ aŭ postmorgaŭ mi sendos ilin per poŝto. Ĉi-jare mi elsendos ĉ. 80 kartojn al miaj amikoj, parencoj, kolegoj kaj konatoj. Nun japanaj poŝtistoj laboregas tre okupite pro inundo da novjaraj kartoj. Mil dankojn al la poŝtistoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *