Visko sur sakuro

visko sur sakuro

Mi trovis viskon sur branĉo de sakuro, kiu staras en proksima hospitalo.

La visko havas verdajn foliojn kontraste al nudaj branĉoj de la sakuro. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ordinara visko [Viscum album].

Laŭ libroj visko ekhavas florojn en februaro – marto. Ĝis nun mi ne vidis viskajn florojn. Mi fotos ilin, se mi memoros en la venonta februaro.

Unu penso pri “Visko sur sakuro”

  1. Unue mi pensas pri la foto ,ke tiu estas nesto de birdo ,kiam mi vidis la foton.
    (Do tiam mi serĉis geinfanojn de birdon)
    Ĉar mi ne sciis viskon.
    STRANGA ARBETO. Sed interesa.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *