Hajko estas ne facila

Estas ne facile verki hajkecan hajkon en Esperanto pro kelkaj kialoj.

  1. Votoprovizo de Esperanto ne precizigas detalajn distingojn pri ĉiutagaj objektoj kaj aferoj. Hajko bezonas koncizajn vortojn por 17-silaba esprimado. Sed ĉi tio ne nepre postulas enkondukon de novradikoj.
  2. Manko de hajko-verkantoj, kiuj komprenas hajkecon kaj samtempe lerte manipulas la lingvon. Mi mem ne bone manipulas la lingvon.
  3. Manko de hajko-legantoj, kiuj komprenas hajkecon kaj kapablas trafe kritiki verkojn.

Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj mi daŭrigos verki hajkojn, ĉar tio estas mia ĝojo.

2 pensoj pri “Hajko estas ne facila”

  1. Mi ofte legas viajn hajkojn. Ili inspiras min kaj mi ofte sentas komunan senton. Mi esperas vian daŭran ĝojon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *