Anodo kaj pozitiva elektrodo

PIV2005 difinas la sencon de la vorto “anodo” jene:
    La pozitiva elektrodo en pilo, tubo, elektroliza aparato ktp.

Tio ĉi estas ne ĝusta. M. FARADAY nomis “anodo” la elektrodon, el kiu kurento eliras en elektrolitan solvaĵon, kaj “katodo” la elektrodon, en kiun kurento eniras el elektrolita solvaĵo.

Oni nomas “pozitiva” la elektrodon kun pli alta potencialo, kaj “negativa” la elektrodon kun malpli alta potencialo. Do en elektrona tubo kaj elektroliza aparato, jes, anodo estas pozitiva elektrodo. Sed en pilo, ne! En pilo anodo estas negativa elektrodo.

2 pensoj pri “Anodo kaj pozitiva elektrodo”

  1. Eble plej bona difino estus, “En ĉiu elektra sistemo, anodo estas surfaco al kiun migras elektronojn kaj katodo estas surfaco el kiu ili venas.”

  2. Saluton, Riĉjo!
    Certe povas esti. Tamen “surfaco” estus tro rigora difino por ordinaraj homoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *