Hajko kaj tranĉiteco

Ekzistas ne malmultaj hajkoverkantoj en Esperanto. Tamen iliaj komprenoj pri tio, kio estas hajko, estas malsamaj. Unuj verkas hajkojn kun sezoneco, sed aliaj ne. Kelkaj opinias, ke hajko estas simple mallonga poemo kun fiksita formo, sed kelkaj opinias, ke ne. Unu sola komuna kompreno pri esperanta hajko estas tio, ke ĝi konsistas el 5, 7, 5 sume 17 silaboj en tri linioj.
Mi pensas, ke hajko estas poemo en vasta senco. Sed hajko ne estas poemo en la senco, ke ĝi sekvas la tradician okcidentan poemteorion. La esenco de hajko konsistas en ĝia tranĉiteco. Hajko eltranĉas momentan figuron el la mondo.
Mi volas montri ĉi tion per miaj verkoj ĝisnunaj kaj denunaj. Estas ekzamenenda, ĉu mi vere sukcesis montri tion per miaj verkoj. Do kritikantoj estas bezonataj.

3 pensoj pri “Hajko kaj tranĉiteco”

  1. Ĉu vi permesas, ke mi hungare tradukos viajn jenajn 3 frazojn?
    “[…] hajko ne estas poemo en la senco, ke ĝi sekvas la tradician okcidentan poemteorion. La esenco de hajko konsistas en ĝia tranĉiteco. Hajko eltranĉas momentan figuron el la mondo.”

    Se vi permesas, mi volas meti tiun hungaran tradukon sur la reto, kun via nomo “Vastalto” kiel la skribinto de originaĵo, kaj kun la ligilo al ĉi tiu paĝo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *