Alia provo

Jen alia provo koherigi tempodividon de la japana historio. Ĉi-foje mi uzas “epoko”-n por detala tempodivido kaj “tempo”-n por maldetala tempodivido.

  • Prahistoria tempo
    • Ĵomon-epoko (ĉ. 10000 a.K. – ĉ. 400 a.K.)
    • Jajoi-epoko (ĉ. 400 a.K. – ĉ. 300 p.K.)
  • Antikva tempo
    • Kofun-epoko (ĉ. 300 – ĉ. 700)
    • Asuka-epoko (592 – 710)
    • Nara-epoko (710 – 794)
    • Heian-epokdo (794 – 1185)
  • Mezepoka tempo
    • Kamakura-epoko (1185 – 1333)
    • Muromaĉi-epoko (1333 – 1573)
  • Frumoderna tempo
    • Azuĉi-Momojama-epoko (1573 – 1603)
    • Edo-epoko (1603 – 1868)
  • Moderna tempo
    • Meiĵi-epoko[erao] (1868 – 1912)
    • Taiŝo-epoko[erao] (1912 – 1926)
    • Ŝoŭa-epoko[erao] (1926 – 1989)
    • Heisei-epoko[erao] (1989 – )

Mi trovis la ekzemplojn de “prahistoria tempo”, “antikva tempo” kaj “moderna tempo” en la Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006). Certe estas kritikinde uzi la esprimon “mezepoka tempo”. Ĉu mi diru simple “mezepoko”? Sed tiuokaze mi faros escepton.
Cetere Meiĵi, Taiŝo, Ŝoŭa kaj Heisei estas nomoj de japana erao. Tial oni povas diri “Meiĵi-erao” anstataŭ “Meiĵi-epoko” ktp.

5 pensoj pri “Alia provo”

  1. bona solvo. se oni nombras la jarojn ene de ĉiu regado, ili proprasence estas eraoj, sed “epoko” estas verŝajne pli konata vorto.

  2. Dankon pro via komento. “erao” de Meiĵi kaj aliaj estas ĝuste en tiu senco. Ekzemple la nuna jaro estas la 22-a de Heisei (= 2010 p.K.).

  3. Dankon pro la informo. Mi tre ŝatas scii pli pri Japanio kaj ĝia historio (mi iomete trarigardis anglalingvajn paĝojn de Vikipedio pri la temo). Sed ĉi-tie mi havis alian demandon; ĉu tio veras, ke la unuaj loĝantoj de Japanio ne havis tiajn vizaĝajn trajtojn kiujn japanoj nun havas (okuloj kaj la haŭtokloro). Mi ne parolas pri Ainu (アイヌ) sed pri popolo dum la epoko Jomon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *